Soraja Esfandijari Baĥtijari
Soraja Esfandijari Baĥtijari ثریا اسفندیاری بختیاری | |||||
---|---|---|---|---|---|
Imperiestrino de Persio | |||||
Soraja, kiel ŝahbanu en 1953
| |||||
Regado | 12-an de februaro 1951 - 6-an de aprilo 1958 | ||||
Antaŭulo | Faŭzia Ŝirin | ||||
Sekvanto | Farah Pahlavi | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de junio 1932 en Isfahano, Persio | ||||
Morto | 26-an de oktobro 2001 (69-jaraĝa) en Parizo, Francio | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Tombo | Okcidenta Tombejo de Munkeno | ||||
Religio | islamo dum la geedzeco;katolikismo antaŭe kaj poste | ||||
Lingvoj | persa • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Irano vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Pahlavi vd | ||||
Patro | Ĥalil Esfandiarj Baĥtijari | ||||
Patrino | Eva Carl | ||||
Edz(in)o | Mohammed Reza Pahlavi, Ŝaho de Irano | ||||
Amkunulo | Franco Indovina (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1965 - | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Soraja Esfandijari Baĥtijari (perse ثریا اسفندیاری بختیاری, [soræˈjːɔː esfændiɔːˈriː bæxtiɔːˈriː], en angla latinliterigo Soraya Esfandiary Bakhtiari; naskiĝis la 22-an de junio 1932 en Isfahano, Irano; mortis la 25-an de oktobro 2001 en Parizo) de 1951 ĝis 1958 estis imperiestrino de Persio. Ŝia nomo aludas, ke ŝi laŭ radikoj apartenis al la etno de baĥtiaroj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Soraja estis la filino de princo Ĥalil Esfandiarj Baĥtijari, la irana ambasadoro en Germanio, kaj ties germana edzino Eva Carl.
La 12-an de februaro 1951 ŝi en la "Golestana Palaco" de Teherano edziniĝis kun Ŝaho Mohamed Reza Pahlavi, la lasta imperiestro de Irano. Sed ĉar la imperiestrino dum sep jaroj ne naskis knabon, kiu kiel princo povus heredi la imperiestran postenon, la geedzeco el politikaj kialoj estis nuligita la 6-an de aprilo 1958.
La divorco, kiu estis amase atentata de la monda gazetaro, inspiris la belgan verkistinon Françoise Mallet-Jorris, verki kanzonon, („Je veux pleurer comme Soraya“ – „Mi volus plori kiel Soraja“), kiun muzike interpretis la kantistino Marie-Paule Belle.
Dum la sep jaroj sur la imperiestra trono de Irano, Soraja ofte estis temo por la mondaj senpolitikaj fotoĵurnaloj, kiuj emis raporti pri la "eŭropanino sur fabela orienta imperiestra trono". Ankaŭ la divorcon tiuj fotoĵurnaloj sekvis per granda intereso. Post 1958 Soraja translokiĝis al Francio kaj komencis duan karieron kiel filma aktorino. Unue ŝi kineje dum 1965 aperis en la filmo I tre volti aŭ angle Three Faces of a Woman ("tri vizaĝoj de virino"). Soraja enamiĝis al la itala reĝisoro Franco Indovina (1932–1972), kiun kiu ŝi restis ĝis la fino de ties vivo. Post kiam Franco Indovina dum 1972 mortis dum aviadila akcidento, Soraja pasigis la reston de sia vivo per vojaĝoj tra Eŭropo kaj tenis kontaktojn kun aliaj riĉuloj kaj famuloj. Ŝi suferis je depresio.
Morto
[redakti | redakti fonton]Soraja mortis la 25-an de oktobro 2001 je kora misfunkcio en sia pariza loĝejo. Ŝi entombiĝis en la Okcidenta Tombejo de Munkeno, Germanio. Ŝia frato Biĝan Esfandijari Baĥtijari laŭ la gazetaro tristegis pri ŝia morto kaj mem mortis nur semajnon poste.
Ŝia tempo kiel imperiestrino de Irano dum la jaro 2004 de la reĝisoro Lodovico Gasparini estis filmigita sub la filma titolo Soraya kun la aktorino Anna Valle en la ĉefa rolo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Informoj pri Soraja Esfandijari Baĥtijari en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Naskiĝintoj en 1932
- Mortintoj en 2001
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 22-an de junio
- Vivantaj homoj
- Iranaj aktoroj
- Irandevenaj francoj
- Germandevenaj francoj
- Germandevenaj irananoj
- Persaj reĝedzinoj
- Dinastio Pahlavi
- Berlinanoj
- Konvertitoj de kristanismo al islamo
- Konvertitoj de islamo al kristanismo
- Mortintoj la 25-an de oktobro