Cistierna
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cistierna (stacidomo). |
Cistierna | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24800 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 951 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 48′ N, 5° 8′ U (mapo)42.802777777778-5.1252777777778Koordinatoj: 42° 48′ N, 5° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 948 m [+] | ||
Areo | 97,61 km² (9 761 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cistierna [+] | |||
Cistierna [zisTJERna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Cistierna estas komprenebla etimologie kiel Akvujo, kaj tial aperas simbola bildo en la blazono sur blua fono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cistierna, Fuentes de Peñacorada, Modino, Ocejo de la Peña, Pesquera, Quintana de la Peña, Santa Olaja de la Varga, Santibáñez de Rueda, Sorriba, Valmartino kaj Vidanes, okupas totalan areon de 97,61 km², trafluata de la rivero Esla, kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 038 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 63 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Crémenes, sude kun Gradefes kaj Cubillas de Rueda, oriente kun Cebanico, Prado de la Guzpeña kaj Valderrueda kaj okcidente kun Ercina kaj Sabero.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de antaŭromiaj popoloj; poste romianoj konstruis apude ŝoseon por transporti kupron el apudaj lokoj, sed traktitaj en Cistierna. En Mezepoko okazis reloĝado iel helpita de monaĥejoj, kiel Sankta Vilhelmo de Penjakorada. La areo apartenis al la Regno Leono. El la komenco de la 19-a jarcento, Cistierna iĝis la municipa ĉefloko anstataŭ Modino. Fine de la 19-a jarcento startis karbominado en paudaj areoj kaj oni konstruis fervojan stacion en Cistierna, kio helpis la disvolvigon de la loko; tio pluis ĝis 1991 kiam karbominado ĉesis kaj Cistierna dekadencis.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj) kaj poste minado kaj fervojo. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Cistierna estas ĝemeligita kun Thiviers, Francio, kaj Pinto, Regiono Madrido.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Rivero Esla ĉe Cistierna.
-
Fuentes de Peñacorada.
-
Vidanes.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]