Montaña de Riaño
Montaña de Riaño [monTAnja deRJAnjo] (aŭ Orienta Montaro) estas komarko en nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi etendiĝas tra 241 759 ha kaj estas dividita en 23 municipajn teritoriojn kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri montara areo, kiel sugestas ties nomo. Ĝi limas norde kun Asturio kaj estas konektita kun Asturio kaj Kantabrio tra la montopasejoj San Isidro kaj San Glorio. Elstaras la riveroj Curueño, Valdeón, Cea, Porma kaj Esla, krom la akvorezervejoj de Porma kaj Riaño. La akvobaraĵo de tiu lasta esti konstruita el la 1960-aj jaroj, sed konstruado estis haltigita en la 1970-aj jaroj, tamen reprenita en la 1980-aj jaroj, kiam socialistoj akcelis la finigon por eviti la malpermeson fare de la bruselaj instancoj. Ĝi neniam estis inaŭgurita. La akvorezervejo inundis naŭ vilaĝojn inter kiuj Riaño mem.
Cistierna estas la plej loĝata vilaĝo.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]Municipo | Areo (km²) | Municipo | Areo (km²) |
---|---|---|---|
Acebedo | 50,18 | Prioro | 48,98 |
Boca de Huérgano | 291,84 | Puebla de Lillo | 171,4 |
Boñar | 180,62 | Reyero | 26,2 |
Burón | 157,71 | Riaño | 97,63 |
Cármenes | 154,22 | Sabero | 24,94 |
Cistierna | 97,61 | Valdelugueros | 143,47 |
Crémenes | 153,12 | Valdepiélago | 56,81 |
La Ercina | 105,02 | Valderrueda | 160,78 |
Maraña | 33,57 | La Vecilla | 44,29 |
Matallana de Torío | 73,45 | Vegacervera | 34,89 |
Oseja de Sajambre | 73,31 | Vegaquemada | 72,95 |
Posada de Valdeón | 164,6 |
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fernández González, Jesús (2013). Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, eld. Caracterización de las comarcas agrarias de España 29.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Diputación de León Arkivigite je 2020-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala Turismejo de la Provinco de Leono
- Oficiala Turismejo de la Urbo de Leono kun retkameraoj Arkivigite je 2012-05-17 per la retarkivo Wayback Machine