Boñar
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Boñar (stacidomo). |
Boñar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24850 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 804 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 52′ N, 5° 19′ U (mapo)42.866666666667-5.3227777777778Koordinatoj: 42° 52′ N, 5° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 974 m [+] | ||
Areo | 180,62 km² (18 062 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boñar [+] | |||
Boñar [boNJAR] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. En ties montara teritorio estas la Akvorezervejo de Porma.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Adrados, Barrio de las Ollas, Las Bodas, Boñar, Cerecedo, Colle, Felechas, Grandoso, Llama, Orones, Oville, Poblado del Pantano del Porma, Remellán, Rucayo, Valdecastillo, Valdehuesa, Veneros, Vozmediano kaj Voznuevo, okupas totalan areon de 180,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 819 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, post akiri 3 600 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento danke al la karbominado. Ĝi distas 45 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Parto de la municipa teritorio estas en la Regiona Parko Picos de Europa. En tiu parto estas Birdoprotekta Areo Zona de Especial Protección para las Aves (ZEPA), kaj tie estas troveblaj diversaj specioj, ĉu vegetalaj kiaj pinoj, kverkoj, poploj, ileksoj, ĉu animalaj kiel gipoj, agloj, cervoj, kapreoloj, aproj, lupoj, ursoj, trutoj, sciuroj kaj urogalo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas trajnstacioj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Monumento al faŭno ĉe Muzeo de Faŭno.
-
Preĝejo kaj omaĝo al iama ulmo mortinta pro grafiozo.
-
Pupo tipe vestita kiu iam sonorilludis, nune faras tion kopio.
-
Boñar - Monumento al brutobredisto: ili manprenas ceremonie por komerctraktado.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]