Spencer Trask
Spencer Trask | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1844 en Broklino |
Morto | 31-an de decembro 1909 (65-jaraĝa) en Croton-on-Hudson |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Princeton New York University Tandon School of Engineering (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Katrina Trask |
Okupo | |
Okupo | financisto |
Spencer TRASK (naskiĝis la 18-an de septembro 1844, mortis la 31-an de decembro 1909) estis usona financisto, filantropo kaj riskema kapitalisto. Starte en la 1870-aj jaroj, Trask ekkarieris investante kaj subtenante entreprenistojn, kiel por la invento fare de Thomas Edison de la elektra ampolo kaj por lia elektra reto. En 1896 li reorganizis la gazeton The New York Times, iĝante ties majoritata kunposedanto kaj porparolanto.
Pere de sia financa vidkapablo, Trask estis malavara filantropo, grava patrono de artoj, forta subtenanto de edukado, kaj ĉampiono de humanitaraj kampanjoj. Liaj donacoj al sia alma mater, nome la Universitato Princeton, ebligis serion de prelegoj lianome kio ankoraŭ daŭras nuntempe. Li estis ankaŭ dekomenca partnero de Teachers' College (nune Teachers College, Universitato Kolumbio) kaj de St. Stephen's College.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The National Cyclopedia of American Biography, volume XI, p. 444, James T. White & Company, 1901.