Spencer van der Meulen
Aspekto
Spencer van der Meulen | |
---|---|
Spencer van der Meulen dum IJK 2016 en Vroclavo, Pollando | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Spenĉjo |
Naskiĝo | 1991 en Nederlando |
Lingvoj | nederlanda • angla • Esperanto • japana • Tokipono |
Nacieco | nederlandano |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | tokiponisto (2016–) esperantisto (2015–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 2015 |
Spencer VAN DER MEULEN (kromnome Spenĉjo, naskiĝis en 1991) estas nederlanda esperantisto.
Spencer esperantistiĝis en 2015 per Duolingo kaj samjare aliĝis al la estraro de la Nederlanda Esperanto-Junularo.[1] De 2018 ĝis 2022 li estis ĝia prezidanto, kaj li daŭre estas estrarano.
Spencer estas membro de la teamo, kiu kreas la sekvan version de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.[2]
Li scipovas la nederlandan, la anglan, Esperanton, la japanan kaj Tokiponon. Lia tokipona nomo estas jan Pensa.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Korĵenkov, Aleksander. Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj. La Ondo de Esperanto (2016-01-25). Alirita 2021-04-09 . “Plej impona laŭ mi estas la rakonto pri Spencer van der Meulen, kiu lernis Esperanton dum tri monatoj per Duolingo, ĉeestis renkontiĝon kaj tuj aliĝis al la estraro de la Nederlanda Esperanto-Junularo!”.
- ↑ Wennergren, Bertilo. La PIV-teamo. PIV-Blogo (2020-12-27). Arkivita el la originalo je 2021-04-23. Alirita 2021-04-09 .