Srebarnite grivni
Aspekto
Srebarnite grivni | |
---|---|
Srebarnite grivni en TV amuzo en 1965
Troŝi, Saŝo, Ĵorĵ kaj Valjo | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Sofio, Bulgario |
Ĝenroj | rokmuziko |
Aktivaj jaroj | 1964 - |
Parencaj temoj |
Shadows |
Srebarnite grivni (bulgare Сребърните гривни) estas unu el la unuaj rokmuzikaj grupoj en Bulgario, fondita en la jaro 1964 en urbo Sofio.
La grupo estis formiĝinta de Valentin Stefanov kaj ĝi estas sekvanto de Ognenite momĉeta el la jaro 1962. Dum la fondado de la grupo partoprenis en ĝi:
- Valentin Stefanov ("Valjo") - gitaro kaj voĉa muziko
- Aleksandar Petrunov ("Saŝo") - basgitaro kaj voĉa muziko
- Troŝan Vladovski ("Troŝi") - ritma gitaro kaj voĉa muziko
- Ĵorĵan Banov ("Ĵorĵ") - drumo kaj voĉa muziko
La unuaj kantoj estas koverkantoj de Shadows, kiam en ili partoprenas ankaŭ Boris Godĵunov. Lastatempe la grupo prezentiĝas folklorajn prilaboraĵojn de bulgaraj naciaj kantoj, kun kiuj ĝi sukcesas en Bulgario kaj fremdlando. Dum tiu tempo kun la grupo kantas ankaŭ Georgi Minĉev.