Stéphane Grappelli
Stéphane Grappelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1908 en Parizo |
Morto | 1-an de decembro 1997 (89-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Crématorium-columbarium du Père-Lachaise (en) , Division 87. Concession number: 417 Grave of Grappelli (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Italio (1946–1997) Reĝlando Italio (1908–1946) Francio |
Okupo | |
Okupo | surstrata artisto violonisto filmaktoro ĵazmuzikisto komponisto diskografa artisto |
Stéphane GRAPPELLI (* 26-an de januaro 1908 en Parizo; † 1-an de decembro 1997 en Parizo) estis franca ĵaz-violonisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Grappelli instruis al si mem junaĝe la violon- kaj pianludon kaj sukcesis, sen iam ajn lerninte kun instruisto, la enirekzamenon por la pariza muzikaltlernejo. Tie li studis inter 1924 kaj 1928. Dum ĉi tiu tempo kaj ankoraŭ post sia studo li dungiĝis kiel muzikisto en kinejoj kaj dancbandoj, ĝis kiam li en 1933 renkontis Djangon Reinhardt. Grappelli fondis kune kun Reinhardt la Quintette du Hot Club de France, ili sonregistriĝis komune por multaj sondiskoj ĝis 1939, i. a. por diskeldonejo Swing, kaj sukcesege koncertis. Kiam la 1-an de septembro 1939 la Dua Mondmilito eksplodis, la bando troviĝis je koncertvojaĝo en Londono. Reinhardt tuj reiris Parizon, Grappelli tamen restis en Anglujo.
En Anglujo Grappelli fondis novan bandon kun la juna pianisto George Shearing. Kun Reinhardt li denove kunlaboris nur post la milito, tamen sen fariĝi bandano. Stéphane Grappelli evoluiĝis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj al la plej influriĉa violonisto de la ĵazmondeto kaj faris sian instrumenton ĵaztaŭga. Grappelli nun surdiskigis kun ĉiuj grandaj ĵazmuzikistoj tutmonde aŭ koncertvojaĝis kun ili. La 30-an de septembro 1966 Duke Ellington surscenejigis per sia koncerto „Violin Summit“ la kvar tiam plej famajn ĵazviolonistojn. En diversaj programoj krom Grappelli prezentis Stuff Smith, Svend Asmussen kaj Jean-Luc Ponty. Komune ili ludis It Don't Mean a Thing (If It Ain't Got That Swing) .
Grappelli ofte koncertvojaĝis ekde la mezo de la 1970-aj ĝis en la 1990-aj jaroj, komence kun Diz Disley. Li festis sian 86-an naskigdatrevenon kun Gary Burton, Earl Hines, Martial Solal kaj Jean-Luc Ponty. Li ludis ĝis mallonge antaŭ sia morto studioregistraĵojn (ankaŭ kun pli junaj muzikistoj kiel Michel Petrucciani), ekz. en 1979 Tivoli Gardens, Copenhagen, Denmark kun Joe Pass kaj Niels-Henning Ørsted Pedersen. Lia lasta sondisko Celebrating Grappelli registrita en 1997 mallonge antaŭ lia morto aperis postmorte.