Stabestro de la Blanka Domo
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5e/US-WhiteHouse-Logo.svg/220px-US-WhiteHouse-Logo.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/45/Jeff_Zients%2C_WHCOS.jpg/220px-Jeff_Zients%2C_WHCOS.jpg)
La Stabestro de la Blanka Domo (angle, White House Chief of Staff) estas la plej altranga oficisto en la Blanka Domo (se ne enkalkuli la ŝtatprezidanton); la Stabestro estas Asistanto al la Prezidento, kaj la posteno havas ministran rangon.
La nuna Stabestro estas Jacob Lew, kiu enposteniĝis la 27-an de januaro, 2012, post la demisio de William M. Daley.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua Stabestro de la Blanka Domo estis John R. Steelman, kiu enposteniĝis en 1946 dum la prezidentado de Harry Truman.
Rolo[redakti | redakti fonton]
La Stabestro rolas kaj administre kaj konsile; la specifaj taskoj estas deciditaj de la ŝtatprezidanto, sed eblas inter aliaj:
- Elekti gravajn oficistojn de la Blanka Domo, kaj estri ilin
- Structuri la sistemon de oficado en la Blanka Domo
- Regi la enfluadon de homoj al la Ovala oficejo
- Administri informadon
- Gardi la interesojn de la prezidento
- Intertraktadi kun la Usona Kongreso, kun aliaj ministroj, kaj kun eksterregistaraj politikaj grupoj por antaŭenigi la celojn de la prezidento