Stacidomo de Pécs
Pécs | |||
---|---|---|---|
Stacidomo de Pécs en 2005
| |||
fervoja stacidomo | |||
Situo | |||
Lando | Hungario | ||
Loko | Pécs | ||
Geografia situo | 46° 4′ 0″ N, 18° 13′ 32″ O (mapo)46.066718.2256Koordinatoj: 46° 4′ 0″ N, 18° 13′ 32″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Historio | |||
Malfermo | 1898 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | MÁV | ||
Kodo | PS | ||
Kodo UIC | 55072942 | ||
La Stacidomo de Pécs estas signifa fervoja nodo kaj historia monumento en Hungario en urbego Pécs.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la frua trajna funkcia periodo Pécs ne havis trajnan ligilon, iom poste nur privata (ĉefe industria) trajno trafikis al Mohács. Tiam estis stacidometo en tiu loko. La nun videbla stacidomo estis konstruita inter 1898 kaj 2000 laŭ planado de Ferenc Pfaff. Antaŭ la stacidomo trafika nodo kreiĝis, eĉ la jam ne funkcianta tramo atingis la stacidomon. Tiutempe alvenis fervojoj el diversaj regionoj, dum la socialismo ĉesis kelkaj linioj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La stacidomo situas laŭ granda placo. La stacidoma konstruaĵo estas grandparte unuetaĝa. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo, pli supre estas 2 turoj, kiuj nur ornamas la domegon. Menciindas la reliefoj pri James Watt kaj George Stephenson. Sur la muro estas memortabulo pri Ferenc Pfaff.
La stacidomo funkcias laŭ trairanta sistemo, tamen la plej grava funkcio estas finhaltejo de la budapeŝta linio, krome estas internacia kontakto al Osijek (Kroatio).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- malnovaj fotoj
- nuntempaj fotoj