Saltu al enhavo

Stacidomo de Schleusingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fervoja akceptejo en Schleusingen

Stacidomo de Schleusingen (germane: Bahnhof Schleusingen) estas fervoja stacio sude de Rennsteig en Germanujo. Ĝi disponigas por urbanoj de Schleusingen aliron al rel-trafiko, kvankam de 1998 ĉiu regula trafiko ĉesis. La tuton transprenas nun busaj servoj.

Situo kaj ekipaĵo

[redakti | redakti fonton]

Tie ĉi unuiĝas la pejzaĝe idiliecaj fervojlinioj Rennsteigbahn (de Ilmenau al Themar) kaj Friedbergbahn (disde Suhl). La domoj troviĝas ueste de la urbokerno kaj tuj apude estas metia areo kaj loĝdomblokoj. Okcidente desupre limas la montoj Haardt kaj Kohlberg.

Estas tie tri relparoj por personaj trajnoj ĉe du kajoj. Ĉe la norda elirejo estas lokomotivremizo kun tri pordoj. Ĉe la suda kajofino estas ŝaltcentralo laŭ GDR-konstrustilo. Apudas la unuan trakon trietaĝa akceptejo kun alkonstruita staplejo. Norde kaj sude limas la tuton du transirejoj kun bariloj.

La etapo (de 10,99 km) inter Themar kaj Schleusingen malfermiĝis en la 28.10.1888; ĝis 1904 la stacidomo do estis nur kapostacio. De 1904 ekzistis rekta konekto ĝis Erfurto tra Ilmenau kun ĉiuj pozitivaj ekonomiaj sekvoj. En 1911 finfariĝis la vojo rekte al Suhl kiu situas ĉe la linio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen. En la 2.11.1890 estis estinta damaĝega eksplodo de vaporkaldrono je lokomotivo 44 (tipo Krauss XV).[1]

Multajn jarojn la nombro de la pasaĝeroj restis kontentige alta kvankam Friedbergbahn baldaŭ suferis pli rapidan, paralelan aŭtobusan konkurencon. Post Turniĝo ĉia trafiko, persona kaj vara, iĝis sensignifa. Sekve fine de majo 1997 la trakoj al Suhl estis malfunkciigitaj. En majo 1998 finiĝis la persona trafiko al Ilmenau, en junio 1998 ankaŭ al Themar.

En la 2003-a jaro la kompanio k.l.r. Rennsteigbahn luprenis la linion al Stützerbach tra stacidomo Rennsteig, mallonge pli malfrue ankaŭ ĝis Themar kaj rekonstruis la ŝarĝejon ĉe la iama segejo de Schleusingen. Tiam la societo Railssytems RP GmbH startigis intertempan transporton de ligno al Schweinfurt tra Themar. Krome la vaporlokomotiva amikaro Dampfbahnfreunde Mittlerer Rennsteig ekokazigis neregulajn vojaĝojn kun specialaj biletoj ĝis Themar.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Walter Grüber: Steilrampen über den Thüringer Wald, Alba, Düsseldorf 1983, ISBN 978-3-87094-204-5
  • Harald Rockstuhl (eld.): Geschichte der Eisenbahn von Suhl nach Schleusingen 1991–1997, Rockstuhl, Bad Langensalza 2003, ISBN 978-3-932554-03-2

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Henneberger Tageblatt, 4.11.1890