Stadiono Pierre-Mauroy
Stadiono Pierre-Mauroy | ||
---|---|---|
Stade Pierre-Mauroy | ||
plurcela stadiono • sportejo | ||
Situo | ||
Loko | Villeneuve-d’Ascq, metropola regiono Lille, Francio Francio | |
Geografia situo | 50° 36′ 40″ N, 3° 7′ 41″ O (mapo)50.6111111111113.1280555555556Koordinatoj: 50° 36′ 40″ N, 3° 7′ 41″ O (mapo) | |
| ||
Datumoj | ||
Konstruadita | 2010 ĝis 2012 | |
Malfermita | la 17-an de aŭgusto 2012 | |
Posedanto | metropola regiono Lille | |
Surfaco | herbo | |
Kosto | 282 milionoj da € | |
Kapacito | 50 083 | |
Dimensioj | 105 x 68 m | |
Luantoj | ||
futbala klubo OSC Lille aliaj sportaj eventoj (vidu tekste) koncertoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Stadiono Pierre Mauroy, aŭ france Stade Pierre-Mauroy, estas la plej granda stadiono en la metropola regiono Lille en Francio: ĝi povas gastigi iom pli ol 50 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono situas en la municipo Villeneuve-d’Ascq kaj estis inaŭgurita je la 12-a de aŭgusto 2012. Sian nomon ĝi havas pro Pierre Mauroy, kiu preskaŭ tri jardekojn estis la ĉefurbestro de Lille.
Krom futbalo aŭ rugbeo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn kaj okazigi koncertojn aŭ grandajn spektaklojn. Interalie ĝi ekde 2014 estas eventejo de la motorcikla konkuro Supercross Paris-Bercy, en 2014 okazigis la finalon de la tenisa ĉampionado Davis Cup kaj en 2015 la Eŭropan Korbopilkan Ĉampionadon. Inter la 10-a de junio kaj 10-a de julio 2016 ĝi estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.