Stadiono Ramat Gan
Stadiono Ramat Gan | |||
---|---|---|---|
futbala stadiono | |||
Estiĝo | 1951 | ||
Malfermo | 1950 | ||
Lando | Israelo vd | ||
Situo | Ramat Gan | ||
Situo | |||
Geografia situo | 32° 6′ 1″ N, 34° 49′ 27″ O (mapo)32.10027834.824167Koordinatoj: 32° 6′ 1″ N, 34° 49′ 27″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Posedata de | Israela Futbala Asocio • Ramat Gan vd | ||
La Stadiono Ramat Gan (angle איצטדיון רמת-גן, Ictadjon Ramat-Gan) estas futbala stadiono en Ramat Gan (antaŭurbo de Tel-Avivo), Israelo. Kun siaj 41 583 sidlokojn, ĝi estis la plej granda laŭ kapacito kaj la nacia stadiono en Israelo. En 2015, la plej multaj el la standoj estis malpermesitaj de uzo pro malbona stato. Nur la okcidenta stando restis taŭga por sidigado de spektantoj. Sekve, la kapacito de la stadiono estis reduktita al 13 370 spektantoj [1].
Konstruita en 1950 kaj malfermita en 1951, lasta rekonstruo okazis en 1981. De 1954 ĝis 2013 ĝi estis la hejma ludejo de la Israela nacia teamo de futbalo. Ĝis 2014, la stadiono gastigis la finalon de la Israela Pokalo. Ekde 2015, la stadiono estas la hejmo de Hapoel Ramat Gan de Liga Leumit (la dua divizio de Israelo de profesia piedpilko).
La sportinstalaĵo estas parto de la Makabija ekde la 1950-aj jaroj.
Ekde 2010, la stadiono Bloomfield en Tel-Avivo ankaŭ plenumis la postulojn kaj estis uzita por Ĉampionligo-ludoj, same kiel la stadiono Sammy Ofer en Ĥajfo, kiu malfermiĝis en 2014, kaj la transformita stadiono Teddy en Jerusalemo.
En April 2017, la Ramat Gan municipo decidis malkonstrui la stadionon, sed neniu ago estis prenita por fari tion. Ekzistas planoj disfaligi la stadionon kaj anstataŭigi ĝin kun pli granda por gastigi ĉirkaŭ 70 000 spektantojn. Aktuale en 2023, la stadiono daŭre funkcias.
Galerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ramat Gan Stadium – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Bildoj de la stadiono ĉe Stadiumguide.com