La evangela-lutera Stadtkirche St. Wenzel (eo: Urbopreĝejo Sankta Wenzel) ĉe la foirejo de Naumburg estas la ĉefpreĝejo de la urbo ekster la iama eklezia teritorio ekster la privilegiita katedralareo.
Kiel la plej klarkontura eklezia konstruaĵo kaj ekkonilo de la konsilantarurbo de Naumburg Wenzelskirche apartenas al la plej gravaj konstruaĵoj ĉe la rivero Saale. La malfru-gotika konstruaĵo el 1426 ricevis en 1510/1520 sian okcidentan portalon kaj en 1724 en la interno barokan ekipon. Distinginda estas i.a. la baroka sakrario el 1680 same kiel la pentraĵo el la ateliero de Lucas Cranach la Maljuna. Rimarkinda estas ankaŭ la tomboslabo de August Leubelfing, paĝio de la sveda reĝo Gustavo Adolfo.
La preĝejoturo de la evangela Wenzelskirche estas kun 72 metroj la plej alta turo de la urbo. Ĝi havas en sia turgardistoloĝejo en alteco de 53 metroj elrigardo-platformon, kiu ekde aprilo ĝis oktobro ĉiutage estas malfermita.
Ursula Dittrich-Wagner: Die Wenzelskirche zu Naumburg/Saale, DKV-KunstführerArkivigite je 2012-02-24 per la retarkivo Wayback Machine Bd 594. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin o.J. [2002]