Saltu al enhavo

Standish James O'Grady

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Standish James O'Grady
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1846 (1846-09-18)
en Castletown, County Cork
Morto 18-an de majo 1928 (1928-05-18) (81-jaraĝa)
en Shanklin
Alma mater Kolegio Triunuo
The Abbey School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Thomas O'Grady (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Susanna Dowe (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Margaret Allen Fisher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Carew O'Grady (en) Traduki, Hugh O'Grady (en) Traduki, Conn O'Grady (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aŭtoro
historiisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Standish James O'GRADY (naskiĝis la 18-an de septembro 1846 en Castletown, graflando Cork, Irlando, mortis la 18-an de majo 1928, en Shanklin, Wight-insulo, Anglio) estis irlanda aŭtoro, ĵurnalisto, verkisto de historiaj romanoj, historiisto. Lia patro estis Reverend Thomas O'Grady, lia kuzino estis Standish Hayes O'Grady.

Li akiris diplomon en la dublin-a Trinity College en 1868. Li okupiĝis pri historio de la irlanda heroa literaturo, en 1878 aperigis la verkon History of Ireland: The Heroic Period, kiun sekvis en 1880 la verko History of Ireland: Cuculain and His Contemporaries. Liaj verkoj aperis en ĵurnaloj, en 1892 aperis lia verko Finn and His Companions, en 1894 la The Coming of Cuculain.

Li verkis plurajn literaturajn verkojn, el kiuj gravas la The Bog of Stars (1897) kaj la The Flight of the Eagle (1893).

Liaj prilaboroj de la legendoj certigas lian grandan imagkapablon kaj grave influis je Yeats kaj aliaj verkistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Memoir of Standish James O'Grady by Dr. Hugh O'Grady, 1929[rompita ligilo]