Stanislav Stejskal
Stanislav Stejskal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1887 |
Morto | 27-an de decembro 1929 (42-jaraĝa) en Královské Vinohrady |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Stanislav STEJSKAL (1887 - mortis la 27-an de decembro 1929) estis ĉeĥa gimnazia instruisto kaj esperantisto, precipe aktiva inter blinduloj kaj skoltoj.
Stejskal estis depost la jaro 1915 instruisto ("profesoro") de la franca kaj germana lingvoj ĉe reallernejoj en Prago.
Krom instruista profesio li dediĉis sian grandan energion kaj laboremon por helpado al la blinduloj. Li estis fondinto de SOĈNE kaj redaktis la blindulan periodaĵon "Auroro" (1920-1929). Li instruis al blinduloj Esperanton, instruis ilin legi, klopodis doni al ili taŭgajn tekstojn legotajn, organizis ilin enlande kaj internacie. Per tio li fariĝis fakulo en blindula skribado, kian oni malofte renkontas.
En 1920 estis laŭ lia iniciato fondita esperanta dumonata gazeto por ĉeĥoslovakiaj blinduloj Aŭroro, presita en Brajla punktskribo, kiun li redaktis ĝis sia frua morto en la aĝo de nur 42 jaroj. En 1922 li fondis Societon de ĉeĥoslovakaj nevidantaj esperantistoj (SOĈNE). Kiel fakulo en blindula preso li ofte kontaktis kun ministerio de instruado. Per dekreto el la 31-an de aŭgusto 1922 li ricevis "laŭdan mencion pro fervora kaj senprofita porblindula zorgado, precipe pro plibonigado de la neviduloj per ebligo de nobla legado." Kiel fakula spertulo de la blindula preso li estis en 1922 nomita estro de kursoj pri edukado de blinduloj kaj reprezentanto de la ministerio en la II-a kongreso de blinduloj kaj 15-a Universala Kongreso en Helsinko, en 1923 en ambaŭ kongresoj en Nürnberg.
En 1925 li estis rekompencita pro sia partopreno en enketoj pri starigo de simboloj en ĉeĥoslovaka blindula skribado. En 1927 li reprezentis ministerion en la VI. blindula kongreso en Dancigo, en 1929 li kondukis ekskurson de ĉeĥoslovakaj blinduloj en Jugoslavion.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Nekrologo en Heroldo de Esperanto 1930, n-ro 4 (552), p. 3 (1930-01-24).