Stefánia Halász
Stefánia Halász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stefánia Stern |
Naskiĝo | 13-an de marto 1914 en Tolna |
Morto | 18-an de januaro 1978 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2/3-1-33/34 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1938) |
Familio | |
Edz(in)o | |
Okupo | |
Okupo | pediatro pulmonologo |
Stefánia Halász [ŝtefAnia halAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Halász Stefánia estis hungara kuracisto, pulmonologo kaj pediatro do infankuracistino. Ŝia origina familia nomo estis Stern, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Tímár Istvánné.
Stefánia Halász[1] naskiĝis la 13-an de marto 1914 en Tolna (urbo), ŝi mortis la 18-an de januaro 1978 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Stefánia Halász maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1932, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1938, baldaŭ si akiris licencojn pri pediatrio (1942) kaj pulmonologio (1948). Post la diplomo ŝi laboris en hospitalo, inter 1946–1948 en universitata kliniko kiel asistanto, inter 1948–1951 en hospitalo kiel lektoro, poste ĝis sia morto ĉefkuracisto en alia hospitalo. Intertempe ŝia kandidatiĝo okazis en 1970. Ŝi edziniĝis en 1937, ŝi naskis filon en 1940, ĝemelinojn post 4 jaroj. Ŝi ricevis premion en 1975.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- BCG oltás és superinfectio. (1951)
- A középsőlebeny szindrómáról. (1958)
- Bewertung der Heilungsprozesses der Primärtuberkulose auf Grund der Befunde von 122 Kindern. (1967)
- Adatok a BCG védoltott gyermekek primer gümőkórjának differenciáldiagnosztikájához. (disertaĵo, 1970)
- Csecsemő- és kisdedkori ismétlődő pneumoniák diagnosztikája és therápiája. Monográfia. Székely Edgárral. (monografio, kunaŭtoro, 1976)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM95082 hungarlingva datenaro de muzeo