Saltu al enhavo

Stephanus Pighius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steven Wynkens
(1520-1604)
"Memorindaj diritaĵoj kaj faritaĵoj de Valerio Maksimo", verko publikigita en la 1567.
"Memorindaj diritaĵoj kaj faritaĵoj de Valerio Maksimo", verko publikigita en la 1567.
Persona informo
Naskiĝo 1520
en Kampen, Overiselo
Morto 16-an de oktobro 1604
en Ksanteno, Germanio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Habsburga Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Loveno
Universitato de Napolo
Profesio
Okupo historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stephanus PIGHIUS estis nederlanda humanisto, filologo, antikvaĵisto, bibliotekisto kaj mentoro de la princo Vilhelmo la Riĉa.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Stephanus Pighius estis naskita kiel Steven Wynkens, filo de Hendrik Wynkens kaj Gese Pigge, en elstaran familion en Kampen. Ili estis verŝajne komercistoj en Rusio, inter aliaj lokoj. Lia patro mortis en 1532. Tri jarojn poste, kun la aĝo de 15, Steven kaj lia frato Hendrik estis lasitaj sub la prizorgon de sia onklo nl:Albertus Pighius (1490-1542) en Utrecht, fama katolika teologo.

Librokovrilo de la verko "Hercules Prodicius", publikigita en la 1587-a. Portreto de Karl Friedrich de Jülich-Cleves-Berg kiel Heraklo.

Ekde tiam, Steven adoptis duoblan latinan familian nomon: Winandus omaĝe al Wynkens kaj Pighius honore al Pigge. En Utrecht li frekventis la Municipa Gimnazio de Utrecht, kie de:Lambertus Hortensius (1500-1574) estis historioinstruisto kaj eble influis Pighius. En 1540 li estis rekrutita kiel studento ĉe la Universitato de Loveno, kie li ankaŭ doktoriĝis en la artfakultato.

En 1548/49 li unue venis al Romo, kie li eniris la servon de kardinalo Marcello Cervini, konato de lia onklo Alberto kaj bibliotekisto de la Vatikana biblioteko. Pighius kompilis antikvan dokumentadon en Romo por kiu li kopiis manuskriptojn kaj surskribojn kaj faris desegnaĵojn de reliefoj kaj statuoj. Li ankaŭ kolektis monerojn. Kiel rezulto, en 1544 li donacis al la kardinalo volumenon de surskriboj kiujn li kopiis, "Inscriptionum antiquarum farrago", verko dediĉita al la papo Marcelo la 2-a.

Cervini mortis en 1545, post esti papo dum tri semajnoj kiel Marcelo la 2-a. Pighius tiam revenis al Nederlando kaj iĝis sekretario kaj bibliotekisto de kardinalo en:Antoine Perrenot de Granvelle (1517-1586) en Bruselo, postenon kiun li tenis ĝis 1571, kvankam Granvelle mem devis forlasi Bruselo en 1564. Dum tiu tempo li publikigis eldonon de Valerio Maksimo.

En 1571 li eniris la servon de duko Vilhelmo la Riĉa (1516-1592). Li akompanis sian filon Charles Frederick en vojaĝo al Vieno kaj Romo, kiu finiĝis kiam Charles Frederick mortis, en Romo, en 1575. Pighius priskribis tiun grandiozan turneon en sia "Hercules Prodigius", Antverpeno, 1587. Pighius tiam pasigis la reston de sia vivo kiel kanonikulo en Xanten.

Ĉi tie li laboris, interalie, pri sia "Annales Magistratuum Romanorum", komentaĵo pri la en:Fasti Capitolini, listo de antikvaj romiaj magistratoj, trovita en Romo, en 1546. Tiu publikigaĵo poste iĝis ampleksa kronologio de la romia historio. La unua parto estis publikigita en 1599 fare de Moretus en Antverpeno, partoj 2 kaj 3 estis publikigitaj fare de Andreas Schottus post la morto de Pighius en 1615.

Post la morto de Pighius en 1604, lia manuskripta heredaĵo estis trovata en la Prusa Ŝtata Biblioteko en Berlino. Tiuj inkludas la "Inscriptionum antiquarum farrago" (manuskripto kiu Pighius ankaŭ vendis al Janus Gruterus) kaj la grandan kolekton de 388 paĝoj kun surskriboj kaj desegnaĵoj de malnovgrekaj kaj romiaj statuoj konataj kiel la Codex Pighianus.

Tiuj manuskriptoj estas de granda graveco ĉar ili enhavas dokumentadon de surskriboj kaj bildoj kiuj foje estis perditaj.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tradukaĵo farita surbaze de la nederlanda Vikipedio.