Steve Ballmer
Steve Ballmer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Steve Ballmer | |||||
Naskonomo | Steven Anthony Ballmer | ||||
Naskiĝo | 24-an de marto 1956 (68-jaraĝa) en Detrojto | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | kolegio Harvard Detroit Country Day School (en) Lawrence Technological University (en) Stanford Graduate School of Business (en) Universitato Harvard - ekonomiko, matematiko (–1977) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | entreprenisto komputosciencisto komercisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Steven Anthony BALLMER (naskita la 24-an de marto 1956 en Detrojto, Miĉigano) estas usona miliardulo, entreprenisto, investisto kaj iama teknologia manaĝero. Li estis la Ĉefoficisto (ĉefa afergvida oficisto) de Microsoft de januaro 2000 ĝis februaro 2014. Li aliĝis al Microsoft en 1980 kiel dungito n-ro 24. Antaŭ iĝi ĉefoficisto, li okupis kelkajn altrangajn postenojn en la kompanio. Li estis anstataŭigita per Satya Nadella la 4an de februaro 2014 kiel Ĉefoficisto [1].
La 11-an de junio 1980, Ballmer iĝis la unua manaĝero de Microsoft. Kiam Microsoft iĝis publika firmao en 1981, Ballmer tenis 8% de la kapitalo pro bonusinterkonsento. En 1993 liaj akcioj estis valoraj pli ol miliardo da usonaj dolaroj por la unua fojo [2][3].
Sub la gvidantado de Ballmer, 14-jara periodo, la firmao triobligita vendojn kaj duobligita profitojn, sed perdis ties merkatan superregadon kaj elperdiĝis (ang. missed out) la teknologio tendencoj de la 21-a jarcento kiel ekz. la kreskanta merkato de saĝtelefonoj en la formoj de iFono kaj Android [4][5][6].
La 12-an de aŭgusto 2014, Ballmer aĉetis la basketbalklubon Los Angeles Clippers de Donald Sterling por du miliardoj da usonaj dolaroj [7][8].
Steve Ballmer estas multmiliardulo kaj unu el la plej riĉaj homoj en la mondo. En la listo de Forbes de 2022, lia riĉaĵo estas listigita je proksimume 126.2 miliardoj USD [9]. Ĉi tio lokis lin en la numero 9 en la listo de Forbes de la plej riĉaj homoj en la mondo. Ballmer estis la plej riĉa persono en la mondo kiu ne estis heredanto aŭ firmaofondinto [10].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Steve Ballmer Fast Facts. CNN (March 11, 2015). Arkivita el la originalo je February 6, 2016. Alirita January 28, 2016 .
- ↑ Steve Ballmer: Chief Executive Officer. Microsoft (March 1, 2005). Arkivita el la originalo je February 3, 2008.
- ↑ "Steve Ballmer, friend of Bill", BBC News, January 13, 2000.
- ↑ Why Tim Cook is Steve Ballmer (October 26, 2016). Arkivita el la originalo je November 13, 2017. Alirita November 12, 2017 .
- ↑ . How Microsoft Lost Its Mojo: Steve Ballmer and Corporate America's Most Spectacular Decline (July 24, 2012). Arkivita el la originalo je November 13, 2017. Alirita November 12, 2017 .
- ↑ Rigby, Bill, "Steve Ballmer ends run as Microsoft's relentless salesman", August 23, 2013.
- ↑ . Steve Ballmer is putting his billions behind bigger causes in L.A. than the Clippers (en-US) (July 8, 2020). Arkivita el la originalo je November 18, 2023. Alirita November 18, 2023 .
- ↑ Ballmer officially becomes new owner of Clippers. In: NBA news, 12. August 2014.
- ↑ "The world's real-time billionares".
- ↑ "Bloomberg Billionaires Index: Steve Ballmer", Bloomberg L.P..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kompania biografio
- CS50 Lekcio de Steve Ballmer ĉe Harvard Universitato, novembro 2014
- South China Morning Post (Suda Ĉinia Matena Poŝto) aŭdio intervjuo
- Steve Ballmer Playlist Enarkivigita la 4a de majo, 2011, ĉe la Wayback Maŝina Apero sur Dinnertimede WMBR Specimenaro Enarkivigis la 4a de majo 2011, ĉe la radio prezento la 23an de februaro 2005.
- Forbes Profilo