Strato Kagan (Voskresensko)
Aspekto
Strato Kagan estas strato en Novljanska distrikto de la urbo Voskresensko. Ĝi estas tiel nomita honore al Boris Kagan — aktiva revoluciulo, unua kuracisto en la Krivjakina malsanulejo (nun la Unua distrikta hospitalo de Voskresensko).
Loko
[redakti | redakti fonton]La strato sekvas de nord-oriento al sud-okcidento kaj estas lokita inter la stratoj Novljanskaja kaj Okcidenta. Veturado laŭ la strato okazas ambaŭdirekte je du vojstrioj. Ĉirkaŭ la mezo la strato interkruciĝas kun la strato Zelinskij.
Objektoj sur la strato
[redakti | redakti fonton]- Gimnazio № 1 (domo 22)
- Fronte al la domoj, 4, 6, kaj 8 troviĝas la tombejo
Fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Proksime de la strato Novljanskaja
-
La vojkruciĝo de la stratoj Kagan (dekstra) kaj Okcidenta