Strebersdorf
Strebersdorf, kroate Selce, hungare Répcemicske [rEpcemiĉke] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Lutzmannsburg.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/bd/Lutzmannsburg-Strebersdorf_r%C3%B6misch-katholische_Pfarrkirche.jpg/300px-Lutzmannsburg-Strebersdorf_r%C3%B6misch-katholische_Pfarrkirche.jpg)
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 270
- Telefonprefikso: 02615
- Poŝtkodo: 7361
- Aŭtokodo: OP
- 47° 27′ 20″ N 16° 37′ 00″ O / 47.45556 °N, 16.61667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 20″ N 16° 37′ 00″ O / 47.45556 °N, 16.61667 °O (mapo)
Situo
[redakti | redakti fonton]Strebersdorf situas laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo. Oberpullendorf troviĝas je 10 km-oj.
Pli frue romianoj havis tie gravan komercan vojon kaj soldatan bazon. La unua skriba mencio aperis en 1194 en formo „Predium Mychsa”. La germana loknomo menciiĝis en la 15-a jarcento en formo „Dorf Strobelstorff”. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la komunumon. En 1869 incendio okazis. En 1910 vivis tie 508 homoj, (germanoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1921 Répcemicske apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio). Post la 2-a mondmilito en la hungara flanko Fera kurteno konstruiĝis, kiu funkciis ĝis 1989. En 1956 aro da hungaraj rifuĝintoj alvenis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika novromanika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1904, en 1974 renovigita
- golgoto kun kapelo kaj kun skulptaĵo pri Sankta Jozefo
- kapelo omaĝe al Sankta Floriano