Stria kalamonasto
Stria kalamonasto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stria kalamonasto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Calamonastes fasciolatus (Reichenow, 1895) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Stria kalamonasto (Calamonastes fasciolatus) estas specio de birdoj de la familio de Cistikoledoj, kiuj estis iam lokitaj en la genro de Kamaropteroj, sed lastatempe en Calamonastes aŭ Kalamonastoj, kiuj estas birdoj de arbaroj kaj dornarbaroj de Subsahara Afriko, kiuj faras nestojn ene de kudritaj folioj, estas insektovoraj kaj havas longajn vostojn kaj striecajn subajn partojn.
Tiu ĉi estas grizbruna specio kun bruneca dorso kie videblas en flugiloj du strioj de blankaj punktoj, pli ruĝecbruna vosto kaj pli grizeca vizaĝo kie elstaras la oranĝeca iriso. La tuta brusto estas blankeca kaj tute strieca je nigro, kio nomigas la specion. La suba ventro estas helgriza kaj la subpugo kun ioma bruneca nuanco. La kruroj estas rozkolorecaj.
Kiel ĉe kamaropteroj, ankaŭ kalamonastoj kudras siajn nestojn ene de vivaj aŭ mortaj folioj pere de araneretoj. La rezulto estas tre delikata bulforma nesto (kun flanka enirejo), komplete kovrita per folioj kaj ofte dekorata per kokonoj. Nestoj estas kutime kaŝitaj en malalta herbo, herbotufo aŭ malalta arbusto 1 aŭ 3 m supergrunde. La ino demetas 2-4 kremablankajn punktitajn ovojn, kutime el novembro al marto.
Ĝi troviĝas en sudokcidenta Angolo, ĉefe en Bocvano, kaj ankaŭ en Namibio, norda Sudafriko kaj okcidenta Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano.
Ĝi estas insektovora, kiu manĝas ĉefe lokustojn, blatojn, araneojn, tineojn, raŭpojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Camaroptera fasciolata[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|