Saltu al enhavo

Strieca anurolimno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strieca anurolimno
Strieca lateralo (Laterallus fasciatus)
Strieca lateralo (Laterallus fasciatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Lateralo Laterallus
Specio: Strieca anurolimno (Anurolimnas fasciatus)

S. lateralo (Laterallus fasciatus)
Sclater kaj Salvin, 1868

Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Strieca anurolimnoStrieca lateralo (Anurolimnas fasciatusLaterallus fasciatus) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae. Ĝi troviĝas en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo.[1][2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de la Strieca anurolimno estas nedefinitiva. La International Ornithological Committee (IOC) metas tiun specion en la genron Laterallus. La Sudamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society kaj la Klementa taksonomio metas ĝin en genron Anurolimnas. La Handbook of the Birds of the World (HBW) de BirdLife International metas tiun specion en la genron Porzana.[1][2][4][5]

Ĉiuokaze ĉiu taksonomia sistemo interkonsentas, ke la specio estas monotipa.[1][2][5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Strieca anurolimno estas 17 ĝis 20 cm longa. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas malhelan kornon aŭ nigrecan bekon. Iliaj kapo, gorĝo kaj brusto estas ruĝecaj. Iliaj dorso, pugo kaj flugiloj estas profunde olivecbrunaj, kun hele ruĝeta nuanco en la internaj flugplumoj. Iliaj ventro, pugo kaj subvostaj kovriloj estas cinamoruĝaj kun pezaj nigraj strioj. Iliaj kruroj kaj piedoj estas brile koralruĝaj. Nematuruloj havas pli palajn kapon kaj bruston ol plenkreskuloj. La olivecbruna koloro de iliaj supraj partoj havas kaŝtanan nuancon kaj la strieco sur iliaj subaj partoj estas olivecbruna.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
  2. 2,0 2,1 2,2 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto 2022
  3. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
  4. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [3] Alirita la 24an de Julio, 2022
  5. 5,0 5,1 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [4] Alirita la 10an de Novembro, 2022
  6. Schulenberg, T. S. kaj G. M. Kirwan (2020). Black-banded Crake (Anurolimnas fasciatus), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [5] Alirita la 26an de Novembro 2022