Striflugila iktero
Striflugila iktero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Striflugila iktero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Icterus maculialatus (Cassin, 1848) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Striflugila iktero (Icterus maculialatus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi troviĝas en Centrameriko, ĉefe en suda Gvatemalo kaj sudorienta Meksiko, krom en nordokcidenta Salvadoro kaj sudokcidenta Honduro. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Ĝi estas evidenta kazo de seksa duformismo. Masklo havas nigrajn kapon kaj suprajn partojn, dum estas flavaj la pugo kaj subaj partoj. En la nigraj flugiloj videblas blankaj flugilstrioj, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie maculialatus signifas “kun makuloj en flugiloj”, dum Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. La ino havas olivecajn kronon kaj dorson. La flugiloj kaj vosto estas grizbrunaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Icterus maculialatus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
|