Saltu al enhavo

Striflugila ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striflugila ralo
Striflugila ralo (Hypotaenidia poeciloptera)
Striflugila ralo (Hypotaenidia poeciloptera)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Hypotaenidia
Reichenbach, 1853
Specio: Striflugila ralo (Hypotaenidia poeciloptera)
Hartlaub, 1866
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Striflugila ralo (Hypotaenidia poeciloptera) estis specio de birdoj de la familio Raledoj kaj genro Hypotaenidia. Ĝi estis malgranda, neflugkapabla, surterema birdo endemia de Fiĝioj kaj estis por lasta fojo kolektita ĉirkaŭ 1890 en Viti Levu. La specio estis identigita el dek du specimenoj de la 19a jarcento, kelkaj el kiuj estas konataj en Bostono, Londono kaj Novjorko. La lasta nekonfirmita vidaĵo de tiu birdo okazis en 1973.

Fosiliaj restaĵoj datas el malfrua Pleistoceno aŭ frua Holoceno kaj devenas el kelkaj kavernoj en Fiĝioj.[1]

Ovo

Ĝi estis neflugkapabla insula surgrunde nestanta kaj loĝanta en arbaroj kaj nesalakvaj marĉoj kaj oni supozas, ke ĝi malaperis post la enkonduko de mungotoj kaj katoj en la insuloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2004-09-01) “The fossil rails (Aves: Rallidae) of Fiji with descriptions of a new genus and species”, Journal of the Royal Society of New Zealand 34 (3), p. 295–314. doi:10.1080/03014223.2004.9517768. Bibkodo:2004JRSNZ..34..295W. 129705107.