Stristrigo
Stristrigo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Asio clamator (Smith, 1834) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Stristrigo, Pseudoscops clamator, estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufoj super kapo. La strigoj apartenantaj al la genro Asio estas konataj kiel orelstrigoj, ĉar ili havas plumtufojn aspektantaj kvazaŭ mamulaj oreloj. Tiuj "oreloj" povas esti aŭ ne esti videblaj, tiukaze estas longaj, tre nigraj kaj sufiĉe videblaj.
Tiu ĉi specio havas brunecblankan vizaĝan diskon (blanka krom brunecaj antaŭkrono kaj makuloj sub la okuloj) tre klare borditan de nigro. La beko estas nigra kaj preskaŭ kovrita de blankecaj plumoj, kaj havas malhelajn cinamokolorajn okulojn. Ĝi havas pli mallongajn, rondoformajn flugilojn ol plej parto de siaj proksimaj parencoj. La supraj partoj estas cinamaj kun fajna nigra vermostriado kaj dikaj strioj, de kie devenas la specifa popola nomo. La subaj partoj estas palbrunaj kun malhelaj strioj. La latina specifa nomo clamator aludas al ĝia laŭta voĉo.
Ĝi uzas varion de habitatoj, inkludante riverajn arbarojn, marĉojn, savanojn, herbejan malfermajn areojn, kaj tropikajn pluvarbarojn. Ĝi povas troviĝi el marnivelo ĝis 1600 metroj kaj iom supre.
Ĝi loĝas en Sudameriko, kaj partoj de Centrameriko.
La taksonomian lokigon ankoraŭ oni ne solvis. Diversaj fakuloj lokigas ĝin ĉu en Asio, ĉu en Pseudoscops kun la Jamajka strigo, aŭ pli rare en la unutipa genro Rhinoptynx.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Owling.com Arkivigite je 2010-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Strigejo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de Stristrigo ĉe Interreta Birdokolekto
- Poŝtmarkoj (por Surinamo) kun teritoria mapo
- Photo-Medium Res; Artikolo Arkivigite je 2012-04-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotaro de Stristrigo VIREO