Saltu al enhavo

Su Armand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Su Armand
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1936 (1936-01-01)
en Pekino
Morto 1-an de septembro 1990 (1990-09-01) (54-jaraĝa)
en Tjanĝino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Su Armand
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Poezia kolektaĵo eldonita de Ĉina Esperanto-Eldonejo.

SU Armand (naskiĝis en 1936- mortis la 23-an de septembro 1990 en Tianjin, Ĉinio) estis poeto kaj tradukanto en pluraj E-revuoj, Utafesta poemaro (1966), Esperanta antologio (1985) ktp. Liaj poemoj aperis en Norvega Esperantisto en 1960 kaj poste i.a. en Norda Prismo, Belarto, Oomoto (gazeto), The Aŭstralian Esperantist kaj Dansk Esperanto-Blad.

Liaj poemoj aperis en la kolekto Poemoj de Armand Su eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo en 1992.

Esperantisto de 1956, li fariĝis en 1965 la unua postmilita delegito de UEA en Ĉinio. Samjare liaj poemoj aperis en itallingva eldono. En aprilo 1968 li estis arestita pro "kontraŭrevolucia aktiveco", i. a. pro sia Esperanto-agado, kaj kondamnita al 20-jara mallibero. Antaŭ sia liberiĝo kaj senkulpiĝo en januaro 1979, Su sekrete instruis Esperanton al pluraj malliberuloj [1].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Armand Su vivis en la urbo Tien-Tsin (hodiaŭ Tianjin), kie tiuepoke (1901-1943) estis itala koncesio (posedaĵo)[2]

Nekredeble kapabla mastri multajn lingvojn (krom la ĉina, la italan, Esperanton, la francan kaj la rusan). Liaj verkoj en Esperanto aperis en volumoj (Utafesta poemaro, Esperanta Antologio, Sub la signo de socia muzo, Poemoj de Armand Su) kaj en pluraj revuoj (Norvega Esperantisto, Norda Prismo, Belarto, Oomoto, The Aŭstralian Esperantist, Dansk Esperanto-Blad). En 1968 li gajnis premion en literatura konkurso lanĉita de FEI- Itala Esperantista Federacio (v. “L’Esperanto” 1968-124/125, p. 45). Li estas citita je paĝoj 285 kaj 337 de la “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kiu ankaŭ enhavas je paĝo 660 du liajn poemojn.

En 1968, Armand Su estis arestita pro kontraŭrevolucia agado (lige kun okcidentemo – li korespondis kun eksterlando kaj ŝatis la muzikon de Beethoven – kaj esperantisteco), kaj kondamnita al pluraj jaroj da karcero. En 1979 li estis liberigita kaj rehonorita.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Shi Chengtai, La poezio neniam submetiĝas, en gazeto Esperanto, 1346(5), Majo 2020. pp. 108-110.
  • Artikolo aperis en “Esperanto de UEA”, numero 880(4), aprilo 1979, paĝo 77.
  • Recenzo de Sabira Ståhlberg pri “Poemoj de Armand Su” (1992) estas legebla en [2]
  • Artikolo de Giorgio Silfer en franca lingvo (“Armand Su: chinois de naissance, poète en espéranto, italien par inspiration”) aperis ĉe paĝoj 671-674 de: Fabrizio A. Pennacchietti, Pier Giorgio Borbone, Alessandro Mengozzi, Mauro Tosco: Loquentes linguis: studi linguistici e orientali in onore di Fabrizio A. Pennacchietti = linguistic and Oriental studies in honour of Fabrizio A. Pennacchietti = lingvistikaj kaj orientaj studoj honore al Fabrizio A. Pennacchietti, Wiesbaden, Harrassowitz, 2006 [3]
  • Artikolo de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2011, estas legebla ĉe [4]
  • la nekrologon de Armand Su, verkitan de Peterson (pseŭdonimo de Petro Kaiz) por Espero katolika 1991-2/3, paĝo 53;
  • la recenzon de Aldo de’ Giorgi (el “L’Esperanto” 1992-9, p. 9) de la volumo “Poemoj de Armand Su”, eldonita postmorte en 1992 de la Ĉina Esperanto-Eldonejo, kvazaŭ kompense pro la persekutoj trasuferitaj de la poeto.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.