La sud-korea ŭono aŭ sud-korea vono (koree 대한민국 원, mallonge 원, en ĉinaj karaktroj 大韓民國 圓) estas la nacia valuto de Sud-Koreio. Unu ŭono estas dividita je cent ĉonoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KRW. Valuta simbolo estas la signo ₩, majuskla litero W dufoje horizontale trastrekita.
La valuto antikvas kaj jam antaŭ jarmiloj estis uzata en Koreio. Nur ekde la Dua Mondmilito kaj la sekva divido de la ŝtato al norda kaj suda partoj kadre de la Malvarma Milito ekzistas sud-korea kaj nord-korea ŭono. Ili havas la saman tradician nomon 원, la saman valutan simbolon ₩ kaj la saman nomon de centono (ĉono), sed la sud-korea valuto en internacia komerco havas senkompare pli altan valoron ol la nord-korea.