Sudrodezia poŝtmarko eldonita okaze de reĝa vizito al suda Afriko, Aprilo 1947. Aperas la gereĝoj Georgo la 6-a kaj la reĝino patrino Elizabeth.Terdistribuado en Rodezio en 1965: blanke tereno por blankuloj, blue tereno por nigruloj.
Suda Rodezio aŭ en angla Southern Rhodesia estis la nomo de memrega brita kolonio norde de la rivero Limpopo kaj de la Unio de Sud-Afriko. Post sia Unuflanka Deklaro de Sendependeco en 1965, ĝi estis konata simple kiel Rodezio ĝis 1979, kiam ĝi rekonstruiĝis kiel neagnosskita ŝtato Zimbabvo-Rodezio. Ĝi revenis al kolonia statuso en Decembro 1979, kaj iĝis agnoskita sendependa ŝtato Zimbabvo en Aprilo 1980.