Sudetoj
- Eble vi serĉas Sudetion.
Sudetoj | |
ĉeĥe Sudety, germane Sudeten, pole Sudety | |
montaro | |
Sněžka/Schneekoppe/Śnieżka en Gigantmontaro
| |
Oficiala nomo: Sudeta subprovinco | |
Landoj | Ĉeĥio, Germanio, Pollando |
---|---|
Parto de | Bohemia masivo |
Najbaras kun | 5
|
Subulaj unuoj | 4
|
Akvejo | Elbo, Moravo, Odro |
Plej alta punkto | |
- situo | Sněžka/Schneekoppe/Śnieżka |
- alteco | 1 603 m s. m. |
Longo | 300 km (186 mi) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Gigantmontara-jesenika subprovinco enkadre de Ĉeĥio
| |
Geografia membrigo de Sudetoj
| |
Vikimedia Komunejo: Sudetes | |
Portalo pri Geografio |
Sudetoj (ĉeĥe Sudety, Krkonošsko-jesenická subprovincie, pole Sudety, pole Sudeten) estas montaro en Eŭropo.
Deveno de la nomo Sudetoj ne estas unusignifa. La plej ofta klarigo asertas, ke la devena geografia termino Sudéta estas vorto de kelta deveno, kunmetita el la gramatika bazo Sud- (apro) kaj sufikso -éta (arbaro), sume do „Arbaro de aproj“. Iam oni notas alian klarigon, ekz. helpe de malnovĝermana vorto „Sudtha“, tradukata kiel „arbaro“. La termino estas dokumentita jam en malnovtempo ĉe Klaudius Ptolemeo.
Sudetoj de komence evidente ensumigis sole montarojn en sudokcidento de Silezio, sed baldaŭ ĝi markis la tutan sistemon de la montaro ekde la malsupra fluo de rivero Elbo ĝis rivero Odro, do nordan parton de montaroj Luzacia Montaro, Jizerské hory, Gigantmontaro (Karkonoŝe), Rudawy Janowickie, montĉenoj: Kaczawskie, Walbrzyskie, Kamienne(Ŝtonmontaroj), Sowie (Strigmontaro), Bardzkie, Stolowe (ĉeĥe Stieny), Bystrzyckie, Zlote (ĉeĥe Rychlebské hory), Masivo de Snieznik (ĉeĥe Králický Sněžník) Orlické hory, kaj Jeseníky. En la pola lingvo la nomo Sudetoj markas ankaŭ zonon de valo de Elbo ĝis Moravia pordego.