Sulavesa serpentaglo
Aspekto
Sulavesa serpentaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sulavesa serpentaglo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Spilornis rufipectus (Gould, 1858) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sulavesa serpentaglo (Spilornis rufipectus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj. Ĝi estas endemia de la insulo de Sulaveso de Indonezio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Kiel la aliaj samgenranoj, ankaŭ tiu estas bruna specio kun krestaĵo super la nuko kiu havigas dikkolan aspekton. La subaj partoj estas tre kontrastaj kun ruĝecbruna brusto (de kio devenas la latina specia scienca nomo) kaj ventro strieca blankanigra. En vosto estas blankanigraj larĝaj strioj. La vizaĝo el okulo al bekobazo estas nuda kaj flava; ankaŭ la fortaj kruroj estas flavaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Spilornis rufipectus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 24an de julio 2007.
|