Sunenergia parko Benban
Sunenergia parko Benban | ||
---|---|---|
![]() | ||
sunelektrejo ![]() | ||
Geografia situo | 24° 27′ 22″ N, 32° 44′ 20″ O (mapo)24.45632.739Koordinatoj: 24° 27′ 22″ N, 32° 44′ 20″ O (mapo) | |
Lando(j) | Egiptio vd | |
| ||
La sunenergia parko Benban (arabe حديقة بنبان للطاقة الشمسية) estas la grandega sunenergia produktejo en la okcidenta dezerto de Egiptio, en la provinco Aswan[1]. Sub normaj testkondiĉoj, la tuta sunsistemo havus nominalan produktadon en vatpinto (W p ) de 1.65 GW p . Sub fakta suna radiado, maksimumaj potencoj estas inter 1.6 GW kaj 2 GW[2] kaj atendeblas AC-potenco de proksimume 1,4 GW[3]. Tio signifas, ke la parko devus havi supozeblan kapacitfaktoron de 26 % ĉiujare liveru proksimume 3,8 TWh da elektra energio. Ĝi estas la plej granda suncentralo en Afriko[4] kaj unu el la plej grandaj suncentraloj en la mondo[4]- ekde 2019, sole la sunenergia parko Bhadla en Barato estis pli granda[5] . La parko enhavas entute 6 milionojn da sunpaneloj[4], kiuj estas grupigitaj en 41 elektrocentralaj areoj[6].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Ouarzazate (Maroko)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Forum on China-Africa Cooperation (2018-04-11) Egypt: China's Green Energy Company Starts Construction of Biggest Solar Plant in Egypt. Forum on China-Africa Cooperation via AllAfrica.com. Alirita 2018-04-23 .
- ↑ (en) Farah Tawfeek, Egypt builds world’s largest solar park, Egypt Independent. Al-Masry Al-Youm daily, la 25-an de februaro 2018.
- ↑ (en) Philip Wolfe, An overview of the world’s largest solar parks, Pv magazine.Pv magazine group GmbH & Co. KG, Berlin, la 11-an de junio 2019,
- ↑ 4,0 4,1 4,2 (en) Jonathan Wells: Benban, Africa's largest solar park, completed. European Bank for Reconstruction and Development (EBRD), la 24-an de oktobro 2019
- ↑ (en) Top 5 Largest Solar Power Plants of the World | SolarInsure, la 4-an de novembro 2019.
- ↑ (en) Amy Nordrum, Egypt’s Massive 1.8-Gigawatt Benban Solar Park Nears Completion. Sun-soaked Egypt’s first utility-scale PV power plant—one of the world’s largest solar installations—is coming online. En: IEEE Spectrum > Energywise > Energy > Renewables. IEEE – Institute of Electrical and Electronics Engineers, la 17-an de septembro 2019.