Saltu al enhavo

SuperGrafx

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SuperGrafx
modelo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo TurboGrafx-16
Sekvanto PC-FX
vdr

La PC Engine SuperGrafx, ankaŭ konata pli simple kiel la SuperGrafx, estas kvarageneracia hejma videoludilo fabrikita de NEC Home Electronics kaj surmerkatigita en Japanio en 1989. Ĝi estis la posteula sistemo de la TurboGrafx-16 aŭ PC Engine, kiu aperis du jarojn antaŭe. Origine konata kiel la PC Engine 2 komence de la produktado,[1] ĝi estis anoncita kiel vera 16-bita hejma videoludilo, kun plibonigitaj grafikaj kaj sonoraj kapabloj kompare kun sia antaŭulo.

La videoludilo estis urĝe surmerkatigita, plurajn monatojn antaŭ sia origine intencita lanĉdato en 1990. Tial la aparato ricevis nur modestajn ĝisdatigojn kompare kun la antaŭa maŝino. Kun nur ses disponeblaj ludoj, kiuj uzis la teknikan potencon de la videoludilo,[2] la SuperGrafx estis komerca fiasko. Nur 75,000 unuoj estis venditaj entute. Neniu el la aparataj plibonigoj, kiujn ĝi posedis, estis transprenitaj al pli postaj modeloj de PC Engine, kiel ekzemple la PC Engine Duo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harris, Steve (July 1989). "Cover Story - Next Generation Gaming". Electronic Gaming Monthly. Vol. 1, no. 2. pp. 31–32.
  2. . Analogue Pocket Now Supports NEC's PC Engine Flop, The SuperGrafx (en-GB) (2022-11-09). Alirita 2022-11-10.