Supera Konsilio pri Aŭdvido (Francio)
Supera Konsilio pri Aŭdvido | |||||
---|---|---|---|---|---|
Conseil supérieur de l'audiovisuel | |||||
French independent public authority (en) | |||||
Komenco | 17-a de januaro 1989 | ||||
Fino | 31-a de decembro 2021 vd | ||||
Poste | Regulatory Authority for Audiovisual and Digital Communication vd | ||||
Geografia situo | 48° 50′ 48″ N, 2° 16′ 45″ O (mapo)48.8466672.279167Koordinatoj: 48° 50′ 48″ N, 2° 16′ 45″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Sidejo | Tour Mirabeau, 39/43 quai André Citroën, Parizo | ||||
Adreso | 39-43 Quai André Citroën, 75015 Paris, France | ||||
| |||||
Tipo | sendependa Administra Aŭtoritato | ||||
Estr(ar)o | Olivier Schrameck | ||||
membroj | Naŭ | ||||
Buĝeto | 39,07 milionoj da € (2010)[1] | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | Independent public authority | ||||
La Supera Konsilio pri Aŭdvido (franclingve "Conseil supérieur de l'audiovisuel" aŭ "CSA") estas aŭtoritato por la regulado de aŭdvido (nur televido kaj radio) en Francio.
De la 23-a de januaro 2013, ĝi estas prezidata de Olivier Schrameck.
Organizado kaj respondecoj
[redakti | redakti fonton]Originoj kaj statuto
[redakti | redakti fonton]La Supera Konsilio pri Aŭdvido estis kreita per leĝo de la 17-a de januaro 1989[L 1] modifanta la leĝon n° 86-1067 de la 30-a de septembro 1986 pri komunika libereco. ĝi anstataŭas la Nacia Komisiono pri Komunikado kaj Liberecoj (CNCL) (1986-1989), kiu mem anstataŭis la Supra Aŭtoritato pri Aŭdvida Komunikado (1982-1986).
Ĝia celo estas zorgi pri la bona apliko de la leĝo de 1986 pri la libereco de komunikado.
Komisioj
[redakti | redakti fonton]Piktogramoj uzataj por indiki la konsilitan aĝlimon.
La respondecoj de CSA estas :
- kontroli obeon al la leĝoj de la eldonantoj kaj dissendantoj de aŭdvidaj programoj riceveblaj de la francia grundo aŭ de satelito respondeca por Francio ;
- kontroli la senpartiecon de la publikaj televidkanaloj ;
- doni la permesojn pri dissendo al la televidkanaloj kaj radioj kaj al la distribuantoj de servbukedoj (satelitaj bukedoj, ADSL, ktp.) ;
- doni opinion pri leĝprojektoj rilataj al aŭdvido ;
- disdoni la frekvencojn por aŭdvida uzo ;
- certigi obeon al la politika plureco kaj al honesteco de la informado, do kontroli obeon al la paroltempaj kvotoj de la registaro kaj de opozicio same kiel al paroltempo de la prezidanto de la Respubliko por informado[2] ;
- defendi la francan lingvon zorgante, laŭ apliko de la francaj leĝoj, pri obeo al la devigoj por la franca lingvo registritaj en la kontrakto kun la naciaj programkompanioj kaj la konvencioj aneksitaj al la decidoj pri permeso de privataj dissendantoj[3] ;
- organizi la oficialajn radiotelevidajn balotajn kampanjojn ;
- certigi la obeon al la kvotoj de francaj kanzonoj fare de la radioj, kaj al tiuj de dissendo kaj produktado de francaj kaj eŭropaj aŭdvidaj kaj kinaj verkoj fare de la televidkanaloj (kultura diverseco) ;
- certigi la protekton de la juna publiko ;
- kontribui al la agoj favore al la socia kunligiĝo kaj al la lukto kontraŭ diskriminacioj en la aŭdvida sektoro…
- ... kaj zorgi, ke la produktantoj de radiaj kaj televidaj servoj, programu konforme al la diverseco de la franca socio (leĝo n° 2006-396 de la 31-a de marto 2006 pri egaleco de ŝancoj).
Konsisto
[redakti | redakti fonton]Ĝi konsistas el naŭ konsilianoj. Kvankam ili estas nomumitaj per dekreto de la prezidanto de la Respubliko :
- nur tri el ili estas elektitaj de li ;
- tri aliaj estas elektitaj de la prezidanto de la Nacia Asembleo ;
- la tri lastaj de la prezidanto de la Senato.
Triono de la konsilio renoviĝas post ĉiuj du jaroj kaj konsilianoj ne estas renomumeblaj.
Patrice Gélinet estas ekde 2011 konsiliano komisiita pri obeo al la franca lingvo fare de la amaskomunikiloj[4].
Statuto de membroj
[redakti | redakti fonton]La prezidanto kaj la aliaj konsilianoj de CSA estas nomumitaj por ses jaroj. La konsilianoj estas submetitaj al rezerdevo kaj ne povas kumuli sian oficon kun alia privata aŭ publika posteno kaj havi interezzojn en la amasinformila sektoro. La prezidanto de CSA ricevas salajron de 100 500 € jare[5] kaj ĉiu el la ok aliaj konsilianoj gajnas 8 000 € monate[6] pagita dum sep jaroj ĉar ili ne rajtas labori en la amasinforma sektoro dum unu jaro post la fino de sia mandato.
Prezidantoj de CSA
[redakti | redakti fonton]- Jacques Boutet : 30-a de januaro 1989 - 22-a de januaro 1995
- Hervé Bourges : 23-a de januaro 1995 - 16-a de januaro 2001
- Dominique Baudis : 17-a de januaro 2001 - 23-a de januaro 2007
- Michel Boyon : 24-a de januaro 2007 - 22-a de januaro 2013
- Olivier Schrameck : 23-a de januaro 2013 -
Membroj
[redakti | redakti fonton]La Supera Konsilio pri Aŭdvido konsistas el naŭ membroj ŝanĝeblaj laŭ triono en ĉiuj du jaroj en januaro[7].
Je la dato de sia nomumo por ses jaroj ne renomumebla, konsiliano devas esti malpli ol 65-jara, tiu ofico estas nekumulebla kun elekta mandato, posteno kaj profesia laboro.
Nomo | Komenco de mandato |
Fino de mandat |
Nomumita de | Statuto | De januaro 2009 |
Dekreto | Demisio, anstataŭanto |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Roger Burnel | 1989 | 1993 | prezidanto de la Respubliko | membro | eksa | [L 2] | |
Jacques Boutet | 1989 | 1995 | prezidanto de la Respubliko | prezidanto | eksa | [L 2] | |
Geneviève Guicheney | 1989 | 1997 | prezidanto de la Respubliko | membro | eksa | [L 2] | |
Francis Balle | 1989 | 1993 | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 2] | |
Daisy de Galard | 1989 | 1995 | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 2] | |
Roland Faure | 1989 | 1997 | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 2] | |
Igor Barrère | 1989 | 1993* | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 2] | La 12-an de aprilo 1991, Monique Dagnaud[L 3] |
Bertrand Labrusse | 1989 | 1995* | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 2] | La 11-an de decembro 1991, André Gauron[L 4] |
Monique Augé-Lafon | 1989 | 1997 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 2] | |
Georges-François Hirsch | 1993 | 1999* | prezidanto de la Respubliko | membro | eksa | [L 5] | 1996, François Bonnemain[L 6] |
Philippe-Olivier Rousseau | 1993 | 1999* | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 5] | 1998, Jean-Claude Larue[L 7] |
Monique Dagnaud | 1993 | 1999 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 5] | |
Hervé Bourges | 1995 | 2001 | prezidanto de la Respubliko | prezidanto | eksa | [L 8] | |
Jean-Marie Cotteret | 1995 | 2001 | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 8] | |
Philippe Labarde | 1995 | 2001 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 8] | |
Hélène Fatou | 1997 | 2003 | prezidanto de la Respubliko | membro | eksa | [L 9] | |
Janine Langlois-Glandier | 1997 | 2003* | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 9] | 2002, Élisabeth Flüry-Hérard[L 10] |
Pierre Wiehn | 1997 | 2003 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 9] | |
Véronique Cayla | 1999 | 2005* | prezidanto de la Respubliko | membro | eksa | [L 11] | 2001, Yvon Le Bars[L 12] |
Jacqueline de Guillenchmidt | 1999 | 2005* | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 11] | 2004, Marie-Laure Denis[L 13] |
Joseph Daniel | 1999 | 2005 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 11] | |
Dominique Baudis | 2001 | 2007 | prezidanto de la Respubliko | prezidanto | eksa | [L 12] | |
Philippe Levrier | 2001 | 2007 | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 12] | |
Francis Beck | 2001 | 2007 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 12] | |
Agnès Vincent-Deray | 2003 | 2009 | prezidanto de la Respubliko | membro | eksa | [L 14] | |
Élisabeth Flüry-Hérard | 2003 | 2009 | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 14] | |
Christian Dutoit | 2003 | 2009 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 14] | |
Michèle Reiser | 2005 | 2011 | prezidanto de la Respubliko | membro | eksa | [L 15] | |
Marie-Laure Denis | 2005 | 2011 | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 15] | |
Sylvie Genevoix | 2005 | 2011 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 15] | |
Michel Boyon | 2007 | 2013 | prezidanto de la Respubliko | prezidanto | eksa | [L 16] | |
Alain Méar | 2007 | 2013 | prezidanto de la Senato | membro | eksa | [L 16] | |
Rachid Arhab | 2007 | 2013 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | eksa | [L 16] | |
Françoise Laborde | 2009 | 2015 | prezidanto de la Respubliko | membro | nuna | [L 17] | |
Christine Kelly | 2009 | 2015 | prezidanto de la Senato | membro | nuna | [L 17] | |
Emmanuel Gabla | 2009 | 2015 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | nuna | [L 17] | |
Francine Mariani-Ducray | 2011 | 2017 | prezidanto de la Respubliko | membro | nuna | [L 18] | |
Nicolas About | 2011 | 2017 | prezidanto de la Senato | membro | nuna | [L 18] | |
Patrice Gélinet | 2011 | 2017 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | nuna | [L 18] | |
Olivier Schrameck | 2013 | 2019 | prezidanto de la Respubliko | prezidanto | nuna | [L 19] | |
Memona Hintermann | 2013 | 2019 | prezidanto de la Senato | membro | nuna | [L 19] | |
Sylvie Pierre-Brossolette | 2013 | 2019 | prezidanto de la Nacia Asembleo | membro | nuna | [L 19] | |
|
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jara raporto 2010 - sekcio "Evoluo de kreditoj konsentitaj al CSA en la komencaj financleĝoj", sur la interretejo "csa.fr"
- ↑ « Vu sur le Web »[rompita ligilo], gazeto Le Monde, la 3-an de oktobro 2007.
- ↑ « La obeo al la franca lingvo » Arkivigite je 2014-06-25 per la retarkivo Wayback Machine, sur la interretejo de CSA
- ↑ « CSA akceptas tri novajn membrojn »[rompita ligilo], gazeto Le Figaro, la 21-an de januaro 2011
- ↑ http://www.legifrance.gouv.fr/affichTexteArticle.do;jsessionid=28036DC99062B22CF54211175C99DC9F.tpdjo08v_1?idArticle=JORFARTI000027016635&cidTexte=JORFTEXT000027016632&dateTexte=29990101&categorieLien=id
- ↑ http://www.lapublicite.fr/publicite-audiovisuelle/le-conseil-superieur-de-laudiovisuel-csa.html
- ↑ « Konsisto de CSA » sur la interretejo "csa.fr", alirdato la 25-an de januaro 2009.
- Sur Légifrance :
- ↑ Leĝo n° 89-25 de la 17-a de januaro 1989 modifanta la leĝon n° 86-1067 de la 30-a de septembro 1986 pri komunika libereco, JORF n° 15 de la 18-a de januaro 1989, p. 728–733, NOR MCĈ8800132L.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Dekreto de la 24-a de januaro 1989 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 21 de la 25-a de januaro 1989, p. 1098, NOR HRŬ8910045D.
- ↑ Dekreto de la 16-a de aprilo 1991 pri nomumo de iu membro de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 91 de la 17-a de aprilo 1991, p. 5040, NOR PRMZ9105042D.
- ↑ Décret du 18 décembre 1991 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 296 de la 20-a de decembro 1991, p. 16593, NOR PRMZ9105080D.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Dekreto de la 23-a de januaro 1993 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 20 de la 24-a de januaro 1993, p. 1264, NOR CSAX9300042D.
- ↑ Dekreto de la 7-a de junio 1996 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 132 de la 8-a de junio 1996, p. 8456, NOR PREX9601542D.
- ↑ Dekreto de la 21-a de julio 1998 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 167 de la 22-a de julio 1998, p. 11206, NOR HRŬ9803085D.
- ↑ 8,0 8,1 8,2 Dekreto de la 23-a de januaro 1995 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 20 de la 24-a de januaro 1995, p. 1248, NOR HRŬ9500596D.
- ↑ 9,0 9,1 9,2 Dekreto de la 22-a de januaro 1997 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 20 de la 24-a de januaro 1997, p. 1223, NOR HRŬ9701887D.
- ↑ Dekreto de la 5-a de aprilo 2002 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 81 de la 6-a de aprilo 2002, p. 6079, teksto n° 1, NOR HRŬ0205487D.
- ↑ 11,0 11,1 11,2 Dekreto de la 20-a de januaro 1999 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 17 de la 21-a de januaro 1999, p. 109, NOR HRŬ9903396D.
- ↑ 12,0 12,1 12,2 12,3 Dekreto de la 17-a de januaro 2001 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 15 de la 18-a de januaro 2001, p. 928, NOR HRŬ0104634D.
- ↑ Dekreto de la 13-a de marto 2004 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 63 de la 14-a de marto 2004, p. 4997, teksto n° 1, NOR HRŬ0407193D.
- ↑ 14,0 14,1 14,2 Dekreto de la 23-a de januaro 2003 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 21 de la 25-a de januaro 2003, p. 1514, teksto n° 1, NOR HRŬ0306285D.
- ↑ 15,0 15,1 15,2 Dekreto de la 21-a de januaro 2005 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 18 de la 22-a de januaro 2005, p. 1177, teksto n° 1, NOR HRŬ0508059D.
- ↑ 16,0 16,1 16,2 Dekreto de la 24-a de januaro 2007 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 21 de la 25-a de januaro 2007, p. 1425, teksto n° 1, NOR HRŬ0709955D.
- ↑ 17,0 17,1 17,2 Dekreto de la 24-a de januaro 2009 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 21 de la 25-a de januaro 2009, p. 1526, teksto n° 1, NOR HRŬ0900199D.
- ↑ 18,0 18,1 18,2 Dekreeto de la 24-a de januaro 2011 pri nomumo al la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 23 de la 28-a de januaro 2011, p. 1680, teksto n° 1, NOR HRŬ1102093D.
- ↑ 19,0 19,1 19,2 Dekreto de la 23-a de januaro 2013 pri nomumo de la prezidanto kaj membroj de la Supera Konsilio pri Aŭdvido, JORF n° 20 de la 24-a de januaro 2011, p. 1536, teksto n° 1, NOR HRŬ1301126D.