Superba lamprotorno
Superba lamprotorno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Superba lamprotorno ĉe Ngorongoro, Tanzanio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lamprotornis superbus (Rüppell, 1845) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Superba lamprotorno au Superba brilsturno (Lamprotornis superbus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ene de tiu genro formas apartan grupon la kvar specioj kiuj krom la ĝenerala brilblua koloro montras ruĝecajn subajn partojn kiuj estas la jenaj: Superba lamprotorno, Hildebranda lamprotorno, Ŝelia brilsturno kaj Ruĝecventra lamprotorno.
Tiu specio (la unua taksonomie en tiu grupo) povas komune troviĝi en Orienta Afriko, nome en Etiopio, Somalio, Ugando, Kenjo kaj Tanzanio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estas 18 al 19 cm longa. Plenkreskuloj havas nigran kapon kaj irizecajn bluecajn al verdecajn dorson, supran bruston, flugilojn kaj voston. La ventro estas ruĝoranga, separata el la blua brusto per blanka strio. La suba ventro kaj subvostaj kovriloj estas tre purblankaj kontraste inter la ruĝeca supra ventro kaj la nigreca vostofino. La beko kaj la kruroj estas nigrecaj. Diferencoj kun aliaj brilsturnoj estas krom la subaj partoj la brilo pli rimarkinda nur en flugiloj kaj iom en brusto, sed la aliaj bluaj paroj ne estas tiom brilaj. La vosto estas mallonga. En la nigra vizaĝo ege rimarkindas la blankaj irisoj. La limo inter la nigra kapo kaj bluaj nuko kaj gorĝareo estas tre markataj kaj ne svagaj kiel ĉe aliaj brilsturnoj. La bela kolorkompono havigas al la specio la nomon en esperanto kaj en la latina scienca nomo samsignife.
Junuloj havas pli senkoloran plumaron kun nur sugesto de blanka brustostrio. Ties irisoj estas brunaj, poste grizecblankecaj kaj poste plenkreske blankaj.
Kutimaron
[redakti | redakti fonton]La Superba lamprotorno havas longan kaj laŭtan kanton konsistan el trilado kaj babilado. Meztage ili elsendas pli mildan kanton de ripetataj frazoj. Estas kelkaj akraj alvokoj, la plej komplika el kiuj estis priskribita kiel ĉirpa "skerrrriii-ĉerrrruu-ĉerriiiit."
Tiu specio manĝas ĉefe surgrunde.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Familio ĉe bestoĝardeno Wilhelma, Stuttgart, Germanio. La pli palkolora junulo estas inter du plenkreskuloj
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51889, Lamprotornis superbus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
- Zimmerman, Dale A.; Turner, Donald A.; and Pearson, David J.. (1999) Birds of Kenya and Northern Tanzania, Field Guide Edition. Princeton University Press, p. 172–173, 514. ISBN 0-691-01022-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection
|