Suprême NTM
Suprême NTM | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Profesio | ||
Aktiva dum | 1989– vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Suprême NTM estas polemikiga franca grupo de repo fondita en 1989, kaj formita de la repistoj Joey Starr (Didier Morville, 1967) kaj Kool Shen (Bruno Lopes, 1966), ambaŭ devenaj de la distrikto Seine-Saint-Denis aŭ pli precize de la "cité" de la "9-3", nome unu el la ĉirkaŭurbaj urboj plej danĝeraj en Francio. Tial en ilia vortumado aperas ofte la cifero 93 kiu estas la numero de distrikto Seine Saint-Denis.
Kariero
[redakti | redakti fonton]NTM estas konsiderataj kiel unu de la plej bonaj grupoj de repo en Francio kaj estas famaj ankaŭ pro siaj problemoj kun la polico, kaj la justico ĝeneralo.
La grupo elpensis la nomon Suprême NTM, kiel akronimo de "Nique Ta Mère", kio povas signifi "Mi fikas vian patrinon" (aŭ "Fiku vian patrinon" aŭ "Oni fiku vian patrinon").
En 1990 oni ekaŭskultigis ilin per radio. En 1991 ili publikigis sian unuan diskon, kadre de socia etoso tre tumulta: Authentik enhavas kelkajn kantojn tre klaraj pri la sinteno de la grupo. Ekzemple ĉe Blanc et Noir (Blankaj kaj Nigra), denonco kontraŭ Jean-Marie Le Pen, la Front National, la islamaj integristoj, la razkapuloj kaj la apartismo. Ĝi estas disko ankaŭ tre idealista, kiel en la kanto L'argent pourrit les gens (La mono putrigas la homojn).
Ilia sekva disko, 1993... J'appuie sur la gâchette (1993... Mi premas la ellasilon) estis kompleta socia revolucio, pro sia alvoko al perforto, kontraŭstaro al la polico, kaj eĉ sugesto al memmortigo. Tial ĝi suferis grandan bojkoton.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Studialbumoj
[redakti | redakti fonton]- 1991 : Authentik
- 1993 : 1993... J'appuie sur la gâchette
- 1995 : Paris sous les bombes
- 1998 : Suprême NTM
Koncertalbumoj
[redakti | redakti fonton]- 2000 : NTM Live... du Monde de demain à Pose ton gun
- 2009 : On est encore là : Bercy 2008
- 2021 : La Der. L'Ultime Concert à l'Accorhotels Arena
Kompilaĵoj
[redakti | redakti fonton]- 2001 : Le Clash
- 2007 : Best of
- 2009 : Triple Best of
- 2018 : Anthologie
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo
- Biografio de RFI Arkivigite je 2010-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Koncerto de 18a de septembro en Paris Bercy
- Portreto de NTM en filmetoj ĉe ina.fr