Supraĵo de Vrbata
Supraĵo de Vrbata | |
ĉeĥe: Vrbatovo návrší | |
monto | |
Supraĵo de Vrbata kun tumulto de Hanč kaj Vrbata
| |
Oficiala nomo: Vrbatovo návrší | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Regiono Liberec, Regiono Hradec Králové |
Distriktoj | Distrikto Semily, Distrikto Trutnov |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Gigantmontaro |
Situo | Supraĵo de Vrbata |
- alteco | 1 412 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 45′ 09″ N 15° 32′ 52″ O / 50.75250 °N, 15.54778 °O (mapo) |
Geologia konsisto | granito |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Václav Vrbata and Bohumil Hanč memorial | |
Portalo pri Geografio |
Supraĵo de Vrbata (ĉeĥe Vrbatovo návrší) en Gigantmontaro troviĝas sur montodorso kun nomo Krkonoš inter ĉefa montopinto de Harrachovy kameny kaj pinto Zlaté návrší. Sur la montodorso kondukas limo de Špindlerův Mlýn kaj Vítkovice, kiu estas samtempe limo de Regiono Liberec kaj Regiono Hradec Králové. La supraĵo situas proksimume 5 km nordokcidente de Špindlerův Mlýn kaj 7 km nordoriente de Rokytnice nad Jizerou, proksimume 3 km sude de la ŝtatlimo kun Pollando.
Alirebleco
[redakti | redakti fonton]La aliro eblas sur ruĝa turisma marko de Špindlerův Mlýn tra Horní Mísečky aŭ el alia flanko de Rokytnice tra Dvoračky. Plua ebleco estas aliro de Labská bouda, proksima ĉirkaŭ 2 km norde.
Proksime sub la montopinto finiĝas Montara ŝoseo de Masaryk el la jaroj 1934–1936, la sektoro el Horní Mísečky estas parto de ŝoseo II/286, sed por publika trafiko nealirebla. En somera sezono veturas el Horní Mísečky ĝis Budo de Vrbata aŭtobusa linio por aparta veturpago.
Tumulo
[redakti | redakti fonton]Supraĵo de Vrbata estas nomita laŭ Václav Vrbata kaj rekte sur la pinto situas Tumulo de Hanč kaj Vrbata por memoro de tragika morto de Václav Vrbata kaj Bohumil Hanč dum internacia konkurso en skikurado or 50 kilometroj, okazinta la 24-a de marto 1913. Dum la konkurso ekstreme malboniĝis la vetero, dum la alta vento venis neĝblovado kaj tre sinkis la temperaturo. Krom Bohumil Hanč ili sukcesis ĉiujn konkursantojn haltigi kaj nuligi la konkurson. Vrbata tiam donis al Hanč, provante lin savi, parton de sia vestaĵo, pro kio li fine oferis eĉ sian vivon - lia frostinta korpo estis trovita ĝuste en tiuj ĉi lokoj. Por lia rememoro estas hodiaŭ la 24-a de marto festata kiel Tago de Montara savoservo.
Dum varmaj someraj tagoj estadas sur la tumulo observata fajro de Sankta Elmo.
Proksimume 150 metroj sudoriente de la pinto situas Budo de Vrbata, netutaj 300 metroj nord-nordoriente de ĝi troviĝas monumento de Hanč.