Susan Pinker
Susan Pinker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de junio 1957 (67-jaraĝa) en Montrealo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | Universitato McGill |
Familio | |
Frat(in)o | Steven Pinker |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto psikologo |
Verkoj | The Sexual Paradox |
Susan Pinker (naskiĝis en 1957 en Montrealo) estas kanada psikologo, ĵurnalisto kaj kolumnisto de sociaj sciencoj ĉe The Wall Street Journal. Ŝia lastatempa libro, The Village Effect estis kanada furorlibro.
Ŝi instruis edukan psikologion en la Universitato McGill en Montrealo. Ŝi skribas kiel ĵurnalisto pri temoj rilataj al sociaj sciencoj. Pinker precipe interesiĝas pri la demando kiel la diferencoj inter la seksoj evoluas en la daŭro de vivo kaj kiel ili ŝanĝiĝas en diversaj fazoj de la vivo.
Feminisma teorio
[redakti | redakti fonton]En internacia komparo, Pinker malkovris ke la diverĝo inter inaj kaj viraj karieraj elektoj estas pli granda des pli granda estas la prospero de lando. Fininte siajn studojn, inaj fizikistoj kaj inĝenieroj povas atendi salajron, kiu estas averaĝe 30 ĝis 50 procentoj pli alta ol la komenca salajro por diplomiĝintoj en aliaj fakoj. Tamen nur ĉirkaŭ 5% de la inoj studas fizikon en pli riĉaj landoj, kiel montriĝis por la jaro 2005, dum en pli malriĉaj landoj la proporcio de studentinoj pri fiziko estas pli ol 30%.
Ĉirkaŭ 60% de laborantaj virinoj, tiel observas Susan Pinker, malakceptas promociojn aŭ prenas malpli pagatan laboron por povi vivi pli vivplene[1].
Krome, Pinker asertas ke pliigita proporcio de virinoj je gvidaj niveloj pliigas la vendojn en komerco. Pinker konjektas, ke virinoj pli kapablas mastrumi konfliktojn kaj pli bone scias interkomuniki.
"The Village Effect"
[redakti | redakti fonton]The Village Effect: How Face-To-Face Contact Can Make Us Healthier, Happier and Smarter (La Vilaĝa efiko: kiel kontakto vizaĝo-al-vizaĝo povas igi nin pli sanaj, pli feliĉaj kaj pli inteligentaj) kombinas nefikcian rakonton kun sciencaj raportoj por esplori kiel niaj sociaj ligoj, vizaĝ-al-vizaĝaj kontaktoj kaj sociaj retoj influas nian pensadon, lernadon, feliĉon, fortikecon kaj longvivecon. Tiu libro estis publikigita en diversaj landoj (ankaŭ en Ĉinio, Koreo, Pollando kaj Turkio).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Eine Frage der Hormone, Die Weltwoche 12, 2008
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de Susan Pinker
- Susan Pinker: The Village Effect (La vilaĝa efiko). Pinker en TV Ontario