Suze Groeneweg
Suze Groeneweg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de marto 1875 en Strijensas | ||||
Morto | 19-an de oktobro 1940 (65-jaraĝa) en Barendrecht | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Partio | Socialdemokrata Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto aktivisto pri virinaj rajtoj vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Susanna GROENEWEG, konata kiel Suze GROENEWEG (naskiĝis la 4-an de marto 1875 en Strijensas, Strijen, mortis 19-an de oktobro 1940 en Barendrecht) estis nederlanda politikisto de la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP). Ŝi estis la unua virino en la Dua Ĉambro de la nederlanda parlamento.
Politika vivo
[redakti | redakti fonton]Groeneweg estis fervora porbatolanto de popola edukado. Ŝi mem estis instruisto en Roterdamo. Groeneweg estis feministo, sed ŝi kontraŭis virinajn organizaĵojn apartajn de la socia movado.
Groeneweg estis estrarano de SDAP dum la revizio de la nederlanda konstitucio de 1917. Parto de tiu revizio estis la pasiva balotrajto por virinoj krom la tuta balotrajto por viroj. En la parlamentaj elektoj de 1918, ŝi iĝis la unua virina parlamentano. Groeneweg restis en la parlamento ĝis 1937.
Krom parlamentano de la Ĝeneralaj Statoj, Groeneweg estis parlamentano de la Provincaj Statoj kaj komunuma konsilantarano de Roterdamo. Ŝi estis aktivulo en la kontraŭalkohola movado, la pacifista movado kaj la kontraŭmilitarista movado.
Honorigoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]nederlande Reta biografieto pri Groeneweg en la Biografisch Woordenboek van het Socialisme en de Arbeidersbeweging in Nederland (1992).