Saltu al enhavo

Svatá Kateřina (Chudenín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svatá Kateřina
Svatá Kateřina
vilaĝo
Lernejo kaj preĝejo, ĉirkaŭ la jaro 1915
Oficiala nomo: Svatá Kateřina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Chudenín
Historia regiono Bohemio
Montaro Všeruba montetaro
Domoj 11 2021
Situo Svatá Kateřina
 - alteco 630 m s. m.
 - koordinatoj 49° 16′ 23″ N 13° 03′ 58″ O / 49.27306 °N, 13.06611 °O / 49.27306; 13.06611 (mapo)
Katastro 10,05 km² (1 005 ha) Svatá Kateřina u Chudenína
Loĝantaro 19 (2021)
Denseco 1,89 loĝ./km²
Unua skribmencio 1654
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 340 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svatá Kateřina (Chudenín)
Portalo pri Ĉeĥio

Svatá Kateřina estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Chudenín en distrikto Klatovy. Ĝi situas netutaj 6 km sude de Nýrsko proksime de limo kun Germanio. Tio estas iama reĝarbarana vokto, unu el ok en Šumava (ĝiaj loĝantoj estis servutuloj de la reĝo). Ĝi situas en deklivo super valo de rivero Chodská Úhlava, malantaŭ ĝi la tereno abrupte leviĝas direkte al Reĝa arbaro. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 19 loĝantoj.

Svatá Kateřina situas en katastra teritorio Svatá Kateřina u Chudenína kun areo 10,05 km².

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1654.

La domaro estis fondita verŝajne en la 16-a jarcento sur landa komerca pado kuniganta Bohemion kun Bavario, sur la malplej alta loko de Reĝa arbaro ĉe la landlimo mem. Laŭ paroĥa kroniko estis en la jaro 1604 metita fundamento de la preĝejo de sankta Katarina, laŭ kiu la municipo ricevis la nomon. Laŭ urbario el la jaro 1617 apartenis al Svatá Kateřina dek sep konstruaĵoj.[1] Ekde la jaro 1816 estis en la vilaĝo lernejo kaj ekde la jaro 1857 paroĥestrejo. Antaŭ la komenco de la dua mondmilito la vilaĝo havis 98 konstruaĵojn kaj 583 loĝantojn.

Post la jaro 1945 estis la germana loĝantaro ellandigita. En la 1950-aj jaroj estis fermita limpasejo, la municipo aperis surrande de limzono (ekde la 1970-aj jaroj kondukis la ĉelimaj dratoj el tri flankoj rekte malantaŭ la lastaj domoj de la vilaĝo), pro kio okazis iompostioma neniigado de la vilaĝo. La paroĥestrejo ne plu staras, la preĝejon en la 1960-aj jaroj forpafis la soldataro. Naŭdek procentoj de la konstruareo pereis en periodo de socialismo, la loĝantoj foriĝis ankoraŭ pli multe.

En la eksa vilaĝplaco restis nur tri domoj apud ŝoseo II/191 al la limo kaj kelke da izolite situantaj domoj disigitaj diverse en la spaco de la eksa vilaĝo. La preĝejo de sankta Katarina pereis sen pli karakterizaj spuroj (ĝi situadis sur la eksa tombejo), la restaĵoj de la tombejo (hodiaŭ betulbosko apud la vilaĝplaco) estis piete reguligitaj post la jaro 1990. La spacon de la vilaĝplaco rompis rektigo kaj plilarĝigo de ŝoseo al la limo post la jaro 1990. La paroĥestrejo, lernejo kaj malnova doganejo pereis ankaŭ.

En la jaro 1993 ĉi tie estis renovigita ŝosea limpasejo Svatá Kateřina – Neukirchen beim Heiligen Blut.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869660
1880609
1890624
1900551
1910532
1921570
JaroLoĝantoj
1930583
195066
196153
197032
198026
199129
JaroLoĝantoj
200121
201117
202119

Memorindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Remparburgo Hradčany

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Martan, Miloslav. Šumava, 3‑a eldono, Plzeň: Kletr, p. 26. ISBN 80-900319-8-6.