Saltu al enhavo

Svingoklabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la japanino Erika Akijama prezentante kun klaboj en 1988

La svingoklaboj estas aparato uzata en la sporto de ritma gimnastiko. Ili estas unu el la kvin aparatoj uzataj en tiu ĉi disciplino, kune kun la saltoŝnuro, ringo, pilko kaj rubando.

Concha Corrales [KONĉa koRAles] trejnas kun pli malnova stilo de kluboj en 1973

Georges Demenÿ enkondukis lignajn bastonojn kun pilkoj ĉe la fino por uzo en siaj ekzercoj de ritma gimnastiko, kiu iĝis sporta fako preskaŭ nur praktikata per virinoj kaj knabinoj. En la sama tempo, "hindaj klaboj", uzitaj tradicie en korpa ekzercado de viroj en Barato kaj Irano, aparte de soldatoj, iĝis populara ekipaĵo en okcidenta vira gimnastiko. Fruaj klaboj de ritma gimnastiko variis laŭ formo de dratoj kun pilkoj ĉe la finoj al klaboj pli similaj al ĵongladoklaboj.[1] Kun la paso de la tempo, la klaboj iĝis pli malpezaj kaj maldikaj kun pli malgranda kaj pli difinita kapo. En 1928, ili unue estis uzitaj en konkurso en Hungario, kaj ĉe la Monda Ĉampionado de Arta Gimnastiko 1938, rutino de grupklaboj estis inkluzivita kiel okazaĵo.[2]

Ili estis uzitaj en la teamaj aparataj konkursoj por virinoj en la Somera Olimpiko 1952 kaj Somera Olimpiko 1956 antaŭ ol la evento estis ĉesigita. Klaboj iĝis oficiala ritma gimnastika aparato en 1973.[1] De 2001-2012, ĉiu aparato havis devigan korpogrupon de movoj kiuj devis superregi en la ekzercado; por klaboj, tio estis ekvilibroelementoj.

Specifoj kaj tekniko

[redakti | redakti fonton]

Klaboj povas esti faritaj el ligno aŭ el sintezaj materialoj. Ili povas esti de ajna koloro kaj povas esti ornamitaj. La oficialaj specifaĵoj por la klaboj de ritma gimnastiko estas jenaj:[3]

  • longo: 400 - 500 mm
  • pezo: almenaŭ 150g

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 artikolo "Ringo, pilko, klaboj, rubando kaj ŝnuro: La kreado de la aparato, kiu igas Ritman Gimnastikon unika" la 19-an de marto 2021 en la retejo de la Internacia Federacio de Gimnastiko (angle)
  2. Schmid, Andrea Bodó (1976): Modern rhythmic gymnastics ("Moderna ritma gimnastiko ", 1-a eld.). Palo Alto, Kalifornio: eldonejo Mayfield Publishing Company, ISBN 978-0-87484-281-4.
  3. artikolo "Aparataj normoj" en formo PDF en retejo de la Internacia Federacio de Gimnastiko (angle)

La teksto ekestis laŭ iom koncizigita traduko de la artikola kerno de la koncerna anglalingva vikipedia artikolo en versio de la 16-a de aŭgusto 2024.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]