Svisa Federacia Instituto pri Teknologio
Aspekto
Laŭ la svisa konstitucio la Svisa Federacio rajtas krom la kantonoj mem krei universitatojn kaj politeknikojn. En la kadro de ĉi-tiu konstitucia artikolo de la Svisa Federacio ĝis nun estis kreitaj du politeknikaj altlernejoj sub la nomo Svisa Federacia Instituto pri Teknologio (germane: Eidgenössische Technische Hochschule, mallongigo ETH; france: École polytechnique fédérale, mallongigo EPF), nome:
- la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (ETH Zuriko/ETHZ), kaj
- la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano (EPF Laŭzano/EPFL).