Svislando en la Vintra Olimpiko 1956
Aspekto

Renée Colliard en la olimpiko gajnis oran medalon en virina slaloma skiado - unu el tri svisaj oraj medaloj
Svislando en la Vintra Olimpiko 1956 | ||||
![]() | ||||
Vintra Olimpiko 1956 en Cortina d'Ampezzo | ||||
Flagtenanto: | Georges Schneider | |||
Sportistoj | 59 en 7 fakoj | |||
Medaloj rango: 4 |
Oro 3 |
Arĝento 2 |
Bronzo 1 |
Sume 6 |
La svisa teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1956 en Cortina d'Ampezzo havis 59 sportistojn. Ili partoprenis en 7 fakoj. Flagtenanto de la svisa teamo estis Georges Schneider. La sportistoj atingis 3 orajn, 2 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon. Kunordigis la teamon la Svislanda Olimpika Komitato, kiu poste la 1-an de januaro 1997 transformiĝis al la nuna Svislanda Olimpika Asocio, angle titolita Swiss Olympic, kiu plu interalie havas la funkcion de Nacia Olimpika Komitato.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane kaj france)
|
|