Flavbrova paruo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Flavbrova paruo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sylviparus modestus (Burton, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavbrova paruo (Sylviparus modestus) estas specio de birdo de la familio de Paruedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Sylviparus.
Ĝi estas ne tipa paruedo (10 cm longa) kun ĝenerale grizeca koloro, pli hele sube kaj ĉefe en brusto. En flugiloj estas verdecaj nuancoj. Okuloj, beko kaj gamboj estas malhelgrizaj. La plej karaktera eco estas hela strio el okulo malantaŭen, kio nomigas la specion, kvankam vere ne temas pri klara flava koloro, sed nur helgrizeca. Estas specio iom simila laŭ plumaro al filoskopoj.
Ĝi troviĝas en sudorienta Azio el Himalajo al la sudorienta pinto de la kontinento (kaj ĉefe en Himalajo kaj nordorienta Barato) nome en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi specio havas tri subspecioj:
- Sylviparus modestus klossi - Jabvi and Delacour, 1930, troviĝas en suda Vjetnamio.
- Sylviparus modestus modestus - Burton, 1836, troviĝas el Nepalo kaj nordorienta Hindio ĝis suda Ĉinio, Tajlando kaj norda Laoso.
- Sylviparus modestus simlaensis - Baker, 1917, troviĝas en okcidenta Himalajo.
Source
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Sylviparus modestus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Red List of Threatened Species. Downloaded on 27 July 2007.
References
[redakti | redakti fonton]- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2