Saltu al enhavo

Synapse Software

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Synapse Software
negoco vd
Dum 1981 - 1986
Sekvanto The Learning Company
Sidejo Richmond
Lando Usono
Agokampo PK-ludo
vdr

Synapse Software Corporation (merkatigita kiel SynSoft en Britio) estis usona programdisvolva kaj eldona firmao fondita en 1981 fare de Ihor Wolosenko kaj Ken Grant.[1] Synapse eldonis aplikajn programarojn kaj programilojn, sed estis ĉefe konata pro siaj videoludoj. Ĝi komence okupiĝis pri la platformo de la 8-bitaj Atari-komputiloj, poste ankaŭ disvolvante programojn por Commodore 64 kaj aliaj sistemoj. Synapse estis aĉetita de Broderbund malfrue en 1984 kaj la varmarko Synapse estis malaktivigita en 1985.

La unua eldono de la kompanio estis la datumbazo File Manager 800, verkita de Grant kaj Wolosenko, sekvita de la ludo Dodge Racer, klono de Head On fare de Sega kaj programita de Rob Re.[1] Protector en 1981 kaj Shamus en 1982 establis Synapse kiel kreinton de altkvalitaj agadaj videoludoj. Pliaj bone ricevitaj eldonoj sekvis, inkluzive de Rainbow Walker, Blue Max, kaj The Pharaoh's Curse. Kelkaj aliaj titoloj estis bazitaj sur nekutimaj konceptoj, kiel Necromancer kaj Alley Cat. La kompanio ankaŭ vendis datumbazojn kaj asemblilon por la ĉefprocesoro MOS Technology 6502. Serio de produktemaj aplikoj publikigitaj en 1983, inkluzive de kalkultabelo, kondukis al financaj malfacilaĵoj kaj al la falo de la kompanio.

La kovrilarto por plej multaj ludoj de Synapse estis desegnita de Tim Boxell, amiko de Ihor Wolosenko.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (April 1983) “Profile: Ihnor Wolosenko (Synapse Software)”, Antic 2 (1). 
  2. (1997) “Steve Hales”, Halcyon Days. Dadgum.