Székelyszabar
Aspekto
Székelyszabar [sEkejsabar], germane Sabern estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács. La pli frua oficiala loknomo estis Hercegszabar.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 16 6 km²
- Loĝantaro: 630
- Poŝtkodo: 7737
- Telefonprefikso: 69
- Koordinatoj: 46°02′37″N 18°36'16″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Székelyszabar situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Mohács troviĝas 10 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1389 en mallonga formo Zabar. Post la mezepoko pro la turka okupado la vilaĝo senhomiĝis. Poste germanoj alvenis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 1947 la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio kaj Transilvanio.