Saltu al enhavo

Szabolcs Tóth (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Szabolcs Tóth (kuracisto)
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1924 (1924-03-22)
en Alag
Morto 9-an de novembro 2010 (2010-11-09) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Semmelweis Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo neŭrokirurgo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Szabolcs Tóth [sabolĉ tOt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tóth Szabolcs estis hungara neŭrokirurgo, altlerneja instruisto.

Szabolcs Tóth[1][2] naskiĝis la  22-an de marto 1924(nun 1924-03-22) en Alag (nun urboparto de Dunakeszi), li mortis la 9-an de novembro 2010 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Szabolcs Tóth

Biografio[redakti | redakti fonton]

Szabolcs Tóth maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1942, iom poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1950. Post la diplomo li praktikadis jaron en kliniko, poste li estis asistanto 3 jarojn. Inter 1956-1987 lia titolo estis ĉefkuracisto, poste li estis profesoro kaj katedrestro ĝis 1994 en Medicina Universitato de Debrecen. Intertempe li kompletigis sian diplomon per neŭrologio en 1954, neŭrokirurgio en 1959, fiziologio en 1979, li kandidatiĝis en 1969, li doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome li esploris en Stokholmo en la jaroj 1961 kaj 1962. Li edziĝis en 1947, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1950 kaj 1953. En 1977 li ricevis premion.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Elektromyographia használata a klinikai diagnózisban. (1951)
  • Koraszülött és érett csecsemők spinális reflexeinek klinikai és EMG-vizsgálatai. (kunaŭtoro, 1959)
  • Mozgászavarok műtéti kezelése. A mozgatórendszer élettanának és kórélettanának néhány kérdése. (disertaĵo, 1968)
  • The Study of Recovery and Modification of the Evoked Potentials and Motor Answers of the Motor System. (kunaŭtoro, 1977)
  • Krónikus mélyelektródás műtétek. A motoros szabályozó folyamatok vizsgálata. (disertaĵo, 1982)
  • Instrumental Examination of the Motor System. (monografio, 1986)
  • Vesetranszplantált beteg West Nile-vírus okozta központi idegrendszeri megbetegedése. Első eset Magyarországon. (kunaŭtoro, 2009)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.