T. Grahame Bailey
Aspekto
T. Grahame Bailey | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1872 | |
Morto | 5-an de aprilo 1942 (69-jaraĝa) | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Profesio | ||
Okupo | esperantisto lingvisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
T. Grahame BAILEY [bejli] (naskiĝis la 8-an de septembro 1872 en Ambala, Hindio; mortis la 5-an de aprilo 1942) estis irlanda esperantisto.
De 1895 ĝis 1920 li estis misiisto; de 1920 li estis profesoro ĉe la Londona Universitato. Li verkis naŭ librojn kaj multajn artikolojn pri hindaj lingvoj. Li estis honora prezidanto de Londona Esperanta Klubo kaj membro de la Lingva Komitato. Li estris diservojn dum la 18-a kaj 22-a Universalaj Kongresoj.