Saltu al enhavo

TRS-80 Color Computer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TRS-80 Color Computer
serio de komputilaj modeloj vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

La TRS-80 Color Computer (esperante Kolora Komputilo TRS-80), poste renomita kial la Tandy Color Computer, estas serio de personaj komputiloj evoluigitaj kaj venditaj de Tandy Corporation. Malgraŭ komuna nomo kun la pli frua TRS-80, la Kolora Komputilo estas tute malsama sistemo, kiu proponas radikalajn ŝanĝojn rilate al ties interna strukturo. Ĝi ekzemple uzas la ĉefprocesoron Motorola 6809E anstataŭ la Zilog Z80 de pli fruaj modeloj.

La serio Color Computer, ankaŭ kromnomita CoCo, komenciĝis en 1980 kun tio, kio nun estas nomata la Color Computer 1. Ĝi estis sekvita de la Color Computer 2 en 1983, kaj poste de la Color Computer 3 en 1986. Ĉiuj tri modeloj konservis altan nivelon de programara kaj aparata kongruecoj. Plejmultaj programoj skribitaj por pli malnovaj modeloj kapablis funkcii ĉe pli novaj modeloj. La fabrikado de la Color Computer 3 fine ĉesiĝis en 1991.

Ĉiuj modeloj de la serio Color Computer inkludis Color BASIC, varianton de Microsoft BASIC en ties memoro. Variantoj de la multtaska operaciumo OS-9 estis cetere disponeblaj ĉe triapartiaj vendistoj.