Pterodromoj
Pterodroma | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Pterodromoj, Burdopetreloj aŭ Tabanpetreloj, estas marbirdoj de la ordo Procelarioformaj, familio Procelariedoj kaj genro Pterodroma. Tiuj mezgrandaj al grandaj petreloj manĝas per plukado el la oceana surfaco.
La mallongaj, fortikaj bekoj de la specioj de Pterodroma en tiu grupo, ĉirkaŭ 35 entute, estas adaptitaj al mildaj predoj kaptitaj ĉe la surfaco; ili havas plektitajn intestojn por digesti marajn animalojn kiuj havas malkutiman biokemion.
Ties kompleksaj markoj en flugiloj kaj vizaĝo utilas probable por interspecia rekonado.
Tiuj birdoj nestumas en kolonioj sur insuloj kaj estas pelagaj for de la reprodukta sezono. La ino demetas ununuran ovon kutime en nestotruo aŭ sur malferma grundo. Ili estas noktulaj ĉe la reproduktaj kolonioj por eviti predadon.
La genronomo Pterodroma devenas el la greka πτερον, pteron, "flugilo", kaj δρομος, dromos, "kuro", alude al la birda rapida vaganta flugmaniero.[1]
Specioj en taksonomia ordo
[redakti | redakti fonton]La taksonomio de la Pterodromoj estas nune reformata. Kelkaj genroj estis dume disigitaj, ĉar ili estas pli proksimaj al la procelarioj kaj al la pufinoj de la genro Puffinus. Kelkaj subspecioj estis levitaj al kategorio de plena specio. La ĉi-tiea aranĝo estas tradicia, sed enhavas la ŝanĝojn proponitajn de Austin (1998) kaj Bretagnolle et al. (1998). Pri la nuna taksonomio, vidu ankaŭ Brooke (2004).
- Genro Pterodroma
- Pterodroma baraui, Baraŭa petrelo
- Pterodroma arminjoniana, Trindada petrelo
- Pterodroma (arminjoniana) heraldica, Heralda petrelo – agnoskita de la IOK.[2] Tamen, la SACC ankoraŭ ne agnoskis la disiĝon.
Disiĝo el Pterodroma arminjoniana
- Pterodroma (arminjoniana) heraldica, Heralda petrelo – agnoskita de la IOK.[2] Tamen, la SACC ankoraŭ ne agnoskis la disiĝon.
- Pterodroma externa, Juanfernandeza petrelo
- Pterodroma neglecta, Kermadeka petrelo
- Pterodroma phaeopygia, Galapaga burdopetrelo
- Pterodroma sandwichensis, Havaja petrelo
- Pterodroma atrata, Hendersona petrelo
- Pterodroma alba, Polinezia burdopetrelo
- Pterodroma feae, Feaa petrelo
- Pterodroma desertae, Deserta petrelo (disputata)
- Pterodroma madeira, Monaĥinpetrelo aŭ Madejra petrelo
- Pterodroma sp., Kanaria petrelo, (prahistoria) – eble formortinta populacio de nuna specio
- Pterodroma mollis, Molpetrelo
- Pterodroma cahow, Bermuda petrelo
- Pterodroma hasitata, Nigrakrona petrelo
- Pterodroma caribbaea, Jamajka petrelo, (eble formortinta)
- Pterodroma incerta, Atlantika petrelo
- Pterodroma lessonii, Blankakapa petrelo
- Pterodroma magentae, Magenta petrelo
- Pterodroma macroptera, Grandaflugila petrelo
- Pterodroma solandri, Solandra petrelo
- Pterodroma ultima, Murfia petrelo
- Pterodroma cf. leucoptera, Mangareva petrelo, (eble formortinta)
- Pterodroma cervicalis, Blankakola petrelo
- Pterodroma occulta, Vanuatua petrelo aŭ Petrelo de Falla
- Disiĝo el Pterodroma cervicalis
- Pterodroma sp., Ĉathama formortinta petrelo, (prahistoria)
- Pterodroma sp., Hendersoninsula petrelo, (prahistoria)
- Pterodroma jugabilis, Oahua petrelo, (prahistoria)
- Pterodroma rupinarum, Sanktahelena petrelo, (formortinta)
- Subgenro Cookilaria[3]
- Pterodroma cookii, Kukpetrelo
- Pterodroma pycrofti, Pikrofta petrelo
- Pterodroma defilippiana, Defilipia petrelo
- Pterodroma longirostris, Longbeka petrelo
- Pterodroma nigripennis, Nigraflugila petrelo
- Pterodroma axillaris, Ĉathama petrelo
- Pterodroma hypoleuca, Bonina petrelo
- Pterodroma inexpectata, Makulpetrelo
- Pterodroma leucoptera, Blankaflugila petrelo
- Pterodroma brevipes, Kolumpetrelo
- Pterodroma brevipes magnificens, povus esti plena specio nome Grandioza petrelo Pterodroma magnificens[4]
Fosilio el Pleistoceno el Aldabro en la Hinda Oceano estis priskribita kiel Pterodroma kurodai. Biogeografie, ĝi povus aparteni al iu ajn genro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of birds of the United States: scientific and common names. Portland, Oregon: Timber Press, p. 171. ISBN 0-88192-600-0.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-18. Alirita 2013-02-23 .
- ↑ Onley, D. & Schofield, P. (2007)
- ↑ Pterodroma brevipes magnificens (Bretagnolle & Shirihai, 2010): Banks Islands, Vanuatu. Bull BOC 130(4).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88 COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
- Bretagnolle, V., Attié, C., Pasquet, E., (1998) "Cytochrome-B evidence for validity and phylogenetic relationships of Pseudobulweria and Bulweria (Procellariidae)" Auk 115(1):188-195 PDf plena teksto Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Brooke, M. (2004): Albatrosses and Petrels Across the World. Oxford University Press, Oxford, UK. ISBN 0-19-850125-0
- Onley, Derek kaj Paul Scofield (2007) Albatrosses, Petrels and Shearwaters of the World Helm Field Guides ISBN 978-0-7136-4332-9
|